Reĝa Akademio Hispana

La Reĝa Akademio Hispana (hispane Real Academia Española, [real' akademja espanjola], akronime RAE) fondiĝis en 1713 pro iniciato de Juan Manuel Fernández Pacheco kun celo "fiksi la vortojn de la kastilia lingvo en ties plej granda kvalito, eleganto kaj pureco", laŭ modelo de Académie française. RAE baziĝas en Madrido sed havas filiojn en 21 hispanparolantaj landoj.

Reĝa Akademio Hispana
lingvoreguliganto • nacia akademio • organizaĵo
moto Limpia, fija y da esplendor
Informoj
fondodato 1713
fondinto(j) Filipo la 5-a • Juan Manuel María de la Aurora, 8th duke of Escalona vd
Situo
Geografia situo 40° 24′ 54″ N, 3° 41′ 27″ U (mapo)40.41502-3.69091Koordinatoj: 40° 24′ 54″ N, 3° 41′ 27″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Madrido
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo
• Instituto de Hispanio vd
Reĝa Akademio Hispana (Madrido)
Reĝa Akademio Hispana (Madrido)
DEC
Reĝa Akademio Hispana
Reĝa Akademio Hispana
Map
Reĝa Akademio Hispana
vdr

Ĝia konstitucio estis aprobita la 3-an de oktobro 1714 de Filipo la 5-a, kiu akceptis ĝin sub sia reĝa protekto.

Ĝia emblemo estas krisolo en fajro. Ĝin akompanas slogano "Limpia, fija y da esplendor" ("Ĝi purigas, fiksigas kaj donas splendon").

Laŭ la unua artikolo de ĝiaj statutoj, la Akademio havas kiel ĉefan mision atenti ke la ŝanĝoj, kiujn spertas la hispana lingvo en sia konstanta adaptado al la nepraĵoj de siaj parolantoj, ne minacu la esencan unuecon kiu kuntenas la hispanparolantaron.

RAE apartenas al la Asociación de Academias de la Lengua Española (Asocio de Akademioj de Hispana lingvo).

RAE celas konservadon kaj kontinuecon de la hispana lingvo kaj, pro tio, estas konsiderata kiel konservativa. Unu priskribo de ĝiaj celoj estas "garantii, ke hispanparolantoj povu ĉiam legi Cervantes," sed ĝi ankaŭ penas iom post iom influi, ke la ĉiutaga lingvo aktualu. Ekzemple, ĝi antaŭnelonge decidis, laŭ peto de Unesko, ke la hispanaj konsonantoj ch, ll kaj rr estu internacie alfabete ordigitaj, kaj ne aparte kiel estis antaŭe.

RAE havas formalan procedon por akcepti novajn vortojn kaj publikigas vortarojn, ĉefe Diccionario de la Real Academia Española (DRAE), kaj gramatikojn.

Novaj eldonoj estas ofte diskutataj pro elpensitaj vortoj, popolaĵojn, arĥaikaĵojn aŭ amerikhispanaĵojn. Tamen difinoj de DRAE oficialas ĉe tribunalo kaj prestiĝas.

Ĝiaj retpaĝoj entenas retan vortaron kaj multajn aliajn ilojn (ĉio hispanlingve). Ampleksa projekto celas krei korpusojn pri nuntempa kaj trahistoria hispana lingvo.

Akademianoj ne ricevas salajron, kaj novaj estas elektitaj de akademianoj mem inter prestiĝaj lingvuzantoj, verkistoj kaj lingvistoj. La akademianoj de la Hispana Akademio kongruas kun la literoj de la hispana alfabeto (kaj ties koncerna fotelo), nome estas akademiano por la majuskla a, alia por la minuskla a, alia por la majuskla bo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti