Regno de Kuŝ

(Alidirektita el Reĝlando de Kuŝ)

La regno de Kuŝ estis grava parto de la historio de Nubio dum la helena kaj romia antikvo. En la hebrea lingvo la vorto kuŝ signifas negro; do la popolo de la regno kuŝ estis nigruloj, same malhelaj kiel la nuntempaj sudananoj.

Regno de Kuŝ
-2180 – 350
reĝlando • historia lando
Geografio
Nubio en antikvo
Nubio en antikvo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Kuŝ estas la nomo, kiun donis la antikvaj egiptoj al la regno, kiu situis sude de ilia lando ekde la malnova egipta imperio. Tiu regno ekzistis dum tre longa tempo kaj devenas de neolitikaj kulturoj evoluiĝintaj en la Nila koridoro de la nuna Sudano kaj de la egipta Nubio. Arkamani la 1-a estas la unua reĝo de Kuŝ enterigita en Meroe, en la nubia piramido BEG S 006, proksime al sia edzino, la reĝino Bartarê (piramido BEG S 004) kaj sia sukcedinto Amanislo (piramido BEG S 005).

Dum longa tempo oni konsideris tiun kulturon parton de la egipta civilizo, kaj tial malmultaj esploroj estis faritaj rilate al ĝi.

Historio redakti

Nefertumĥura Taharko, reĝo de la 25a egipta dinastio, aŭ de la regno de Kuŝ, kies regado proksimume estis inter 690 a. K. kaj 664 a. K. apartenas al la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Vidu ankaŭ redakti

Kuŝ en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Kuŝ:

 
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
el tiu de Luksoro; piemaj artokreaĵoj
kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.
Ambaŭ plu ŝvebas cele al alta-Nila Meroe,
ĉefurbo de l'Kuŝregno, kun multlegenda palaco.
-Jen la granitaj temploj, sunhomoj korpe lanhavaj,
laŭvicaj piramidoj, kiuj sagmontre leviĝas,
eternaj atestantoj pri postmorteco vivloga.[1] 

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Eksteraj ligiloj redakti