Reincidentes estas grupo rok-muziko punkeca devena de Sevilo, kiu ludas kantojn tre kritikajn de la nuntempa socio traktante temojn tiom diversajn, kiel abortorajto, fitraktado, komunismo, andaluziismo, kontraŭkapitalismo, ĝis la Araba-israela konflikto. Ili muzikigis ankaŭ poemojn de Miguel Hernández kaj faris versiojn de kantoj el León Gieco, Silvio Rodríguez, Víctor Jara kaj Alí Primera.

Reincidentes
muzika grupo
Komenco 1987 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La ĝermo de Reincidentes estas en sevila bando mallongdaŭra Incidente Local, kiu aktivis nur inter 1985 kaj 1986. Poste la membroj aktivulis en la studenta movado de 1987, kaj koncertis en la Universitato de Sevilo, tiam okupita de studentoj. Poste Reincidentes partoprenis en konkurso de rok-muziko de la Diputación de Sevilla en 1989, en kiu ili estis finalistoj.

Inter iliaj plej amplekse konataj kantoj estas Andalucía entera (dediĉita al urbeto komunismema Marinaleda), La historia se repite, Camela-3 (kritiko al informomanipulado, atakanta rekte la televidkanalon Antena 3), Vicio, Hablando con mi cerebro, Un pueblo (pri la eŭska konflikto, kun la kunlaborado de Fermín Muguruza) kaj Ay Dolores (dediĉita al virinoj viktimaj de maĉismo).

En ilia kantaro klare videblas ideologio maldekstra, kiel ĉe kantoj kiel Sáhara adelante (apoga al la lukto de Okcidenta Saharo), México levanta (favore al la zapatista movado), La republicana (favore al la Dua Hispana Respubliko) kaj Resistencia (apoge al la Kuba Revolucio). En kelkaj el iliaj kantoj, kiel ĉe Andaluces Levantaos (versio de la himno de Andaluzio) kaj Jornaleros andaluces, ili traktis temojn pri Andaluza naciismo. En sia disko América: canciones de ida y vuelta, ili ludis versiojn de hispanamerikaj bandoj kaj soloistoj, kelkaj el kiuj identiĝis kun muziko de protesto kaj maldekstra pensaro. La grupo partoprenis en nombraj okazoj de la historia Festo de la PCE kaj en aliaj festivaloj kaj kolektivaj koncertoj.

Membroj redakti

  • Manuel J. Pizarro Fernández: Drumoj.
  • Fernando Madina Pepper: Basgitaro kaj ĉefa voĉo.
  • Juan M. Rodríguez Barea: Gitaro kaj voĉo.
  • Javi Chispes: Gitaro kaj voĉo.
  • Carlos Domínguez Reinhardt: Sonteknikisto.

Krome, kun la bando kunlaboris en kelkaj kantoj Rosendo, Juanjo Pizarro, Enrique “el Drogas” de Barricada, Mohamed de Mägo de Oz, Kutxi Romero de Marea, Iván Jiménez "el Flaco" de Out'n outers, Robe Iniesta de Extremoduro, Evaristo de La Polla Records kaj Gatillazo kaj Fermín Muguruza, de Kortatu kaj Negu Gorriak.

Unu de la komponantoj, José Luis Nieto "Selu", kiu ludis saksofonon, lasis la bandon en 1993 kaj estis anstataŭta de Finito de Badajoz kiu ludis gitaron, kio modifis kaj malmoligis la bandosonon. Selu mortis en 2020. En februaro 2021 ankaŭ Finito de Badajoz "Candy" forlasis amikeme la bandon post 27 jaroj. La anstataŭanto estis Javi Chispes (Maniática, Banda Jachís) kun kiu ili jam estis kunlaborantaj en aliaj projektoj.

Diskaro redakti

  • Reincidentes. Discos Trilita, 1989, poste Discos Suicidas.
  • Ni un paso atrás. Discos Suicidas, 1991.
  • ¿Dónde está Judas? Discos Suicidas, 1992.
  • Sol y rabia. Discos Suicidas, 1993.
  • Nunca es tarde... si la dicha es buena. Discos Suicidas, 1994.
  • Materia reservada. Discos Suicidas, 1997.
  • ¡Te lo dije!. Ariola/RCA, 1997.
  • Algazara, BMG Ariola/RCA, 1998. [koncerta]
  • ¿Y ahora qué? BMG Ariola/RCA, 2000.
  • La otra orilla. Boa Music, 2001. [EP]
  • Cosas de este mundo. Locomotive Music, 2002.
  • Acústico. Locomotive Music, 2004.
  • El comercio del dolor. Locomotive Music, 2005.
  • Dementes. Locomotive Music, 2006.
  • América: Canciones de ida y vuelta, Realidad Musical, 2008. [versioj]
  • Tiempos de ira, Maldito Records, 2011.
  • Aniversario, 2013.
  • Awkan: Haciendo hablar al silencio (2015).
  • Vergüenza (2017).
  • En Directo Tras la Cuarentena (2020).

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Reincidentes en la hispana Vikipedio.