Renáta Göncz [gonc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Göncz Renáta estas hungara operkantisto, (soprano).

Renáta Göncz
Renáta Göncz
Renáta Göncz
Persona informo
Naskonomo Göncz Renáta
Naskiĝo la  16-an de majo 1991(nun 1991-05-16)
en Hungario Ajka (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Renáta Göncz

Renáta Göncz [1] naskiĝis la 16-an de majo 1991 en Ajka.

Biografio redakti

Renáta Göncz lernis pianludon en aĝo 7. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, dum la lernojaroj ŝi atingis sukcesojn pri deklamadoj kaj pianludadoj. Ŝi aĝis 15, kiam oni aprezis ŝian kantadon talenta, tial ŝi forlasis la pianon kaj ŝi okupiĝis pri kantado. En 2008 amatore ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 2013. Jam pli frue en 2011 ŝi estis fondinta membro de "Moltopera", kiu prezentas operojn por junulara gusto. Ŝi debutis en la sekva jaro. Kun la Moltopera ŝi kantadis ekzemple en malgranda ĉambro de Budapeŝta Ŝtata Operejo (2014), Palaco de Artoj, Festivalo Sziget, Nacia Teatro (Pécs). Ŝi kantadas sola en koncertoj, eĉ eksterlande. Kelkfoje ŝi kantadis ĵazojn, ŝlagrojn, solajn rolojn en korusoj.

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti