Respubliko Rino-Insulo

mikronacio kiu postulas la fantomajn insulojn
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


La Respubliko Rino-Insulo aŭ simple Rino-Insulo (hispane República de la Isla Rino) estas mikronacio kiu postulas la fantomajn insulojn Podestà, Tero de Davis, Minnehaha, la eble fantoman insulon Elizabeth, Emily, la Rivadeneyra sablobenkon, aliajn fantomajn insulojn en la sudpacifika oceano kaj la Transmaran Teritorion de la Vilaĝo de Pedro, kolonio en la montoj Pireneoj, Eŭropo.[1][2][3][4]

Respubliko Rino-Insulo
República de la Isla Rino

Detaloj

Detaloj
Nacia devizo: "Quod scripsi, scripsi"
Bazaj informoj
Ĉefurbo Aldea de Pedro
Oficiala(j) lingvo(j) Kastilia/Hispana
Loĝantaro 130
Politiko
Sendependiĝo 9-a de decembro 2009
Ekonomio
Valuto USD, CS Doubloon (angle) kaj Ĉilia Dolaro
Map
vdr

Etimologio redakti

La origino de la nacia nomo kuŝis en la familia nomo "Rino", en honoro de la fondinto de la mikronacio. Malgraŭ esti hispanlingva mikronacio, ĝia nomo estis elektita en la angla kiel Republic of Rino Island por faciligi ĝin al eksterlandanoj.[1][2] Aliaj fontoj indikas ke don Rino estis la moknomo de la fondinto, kaj ne lia familia nomo.[2]

Historio redakti

Rino-Insulo estis fondita la 9-an de decembro 2009, fare de ĉilia komercisto Victor Rino "don Rino". Li mem estis nomumita prezidanto.[3] Ĝia celo estis esti socia klubo inspirita fare de la mikronacio en Sudameriko Parva Domus, kaj kiel protesto kontraŭ la Konstitucio de Ĉilio, desegnita fare de la diktatoro Pinochet.[1][2][5][4][6]

Origine ĝi postulis nur la insulon Tero de Davis, renomita Rino-Insulo en honoro de la fondinto de la lando.[1] En 2014 li komencis oficiale postuli la fantomajn insulojn Podestà, Tero de Davis, Minnehaha, la eble fantoman insulon Elizabeth, Emily, la Rivadeneyra sablobenkon, aliajn fantomajn insulojn en la sudpacifika oceano kaj la Transmaran Teritorion de la Vilaĝo de Pedro, kolonio en la montoj Pireneoj, Eŭropo.[1][2][3][7][4][8]

Ĝi estis sinsekve regita de Vittorio Rino (2009-2014), Benedetto Samperi (2014-2016), Jair Meza (2016), Anastasio López (2017) kaj Marco Antonio Rino (2018 ĝis nun). Ĉi-lasta estas la nevo de la fondinto, kiu forpasis en 2015.[1]

Ĝi subtenas duflankajn rilatojn kun la mikronacioj de Grandduklando Flandrensis.[9] Ŝi estas konata ankaŭ pro apogado de la postulo de Hispanio je Ĝibraltaro.[1][5]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Rino Island: la micronación fantasma – Viajeros en ruta [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Rino Island: la Repubblica delle isole che non ci sono - Daily Nautica [2]
  3. 3,0 3,1 3,2 La curiosa historia de las micronaciones en Chile (reportaje) | Diario Digital El Calbucano [3]
  4. 4,0 4,1 4,2 La Isla Fantasma que le quitó la Antártica al Ecuador – Fronteras (fronterasblog.com) [4]
  5. 5,0 5,1 Las micronaciones: el caso de la República de Rino Island. – Critica.cl [5]
  6. Geheimnisse der Matrix: Wie wirklich ist die Wirklichkeit? | (pravda-tv.com) [6]
  7. Rino Island… nuevo DXCC en sudamérica? – EA1URO.COM [7]
  8. Cuáles son las misteriosas islas fantasmas del Pacífico Sur - Turismo de Bolsillo [8] Arkivigite je 2022-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Diplomatic relations – vzw Groothertogdom Flandrensis [9]