Rezervaĵa organo aŭ (stoka organo) de planto estas speciale modifiĝinta organo por stoki energion (ĝenerale en formo de amelo) aŭ akvo. Rezervaĵaj organoj kreskas plej ofte subtere, kie ili estas pli bone protektitaj kontraŭ damaĝo. Oni povas rigardi la fruktojn de la plantoj ofte supertera rezervaĵa organo.

La stokado okazas en la bazhistoj, kiuj povas deponi al en ĉeloj amelon, proteinon, oleon. Tiu deponado okazas plej ofte en la ĉela leŭkoplasto, sed ankaŭ en aliaj lokoj kiel vakuolo (sukero, akvo ĉe kakto) kaj la ĉelmuro (hemicelulozo, akvo). La deponaj parenkimoj troviĝas en ekstera histo de la radikoj, de la tigo, sub la formi de rizomoj, tuberoj, bulboj, pivotradikoj, fruktomuro, en la grajnoj, kotiledonoj ktp.

Pro la granda energia enteno de la rezervaĵaj organoj, tiuj plantoj servas por la homa nutrado gravajn produktojn kaj ĉefnutraĵojn. Plej gravaj ekzemploj estas patato (tubero), dolĉa potato (tubera radiko) kaj taro (bulbotubero).

La ĉefaj grupoj de la deponaj organoj :

Vidu ankaŭ redakti