Richárd Falk (inĝeniero)

Richárd FALK [riĥard], laŭ hungarlingve kutima nomordo Falk Richárd estis hungara inĝeniero, profesoro.

Richárd Falk [1][rompita ligilo] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1899 en Sopron. Li mortis la 17-an de majo 1979 en Miskolc.

Biografio redakti

Richárd Falk frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste teknikajn universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Li akiris inĝenieran diplomon en Vieno. Inter 1924 kaj 1942 li instruis en arbara altlernejo en Sopron. Li doktoriĝis en 1939. En 1942 li estis nomumita privata profesoro en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, tamen li laboris en diversaj firmaoj pri naftominado. Ekde 1951 li denove instruis komence en Sopron, poste en Universitato de Miskolc. En la lasta universitato li estis katedrestro ĝis la pensiuliĝo en 1968. Li foje estis dekano, foje vicrektoro. En 1953 li kandidatiĝis. Li okupiĝis pri maŝinoj de naftominado.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Rugós kioldású kasfogókészülékek dinamikai viszonyainak vizsgálata (1939)
  • Lengősziták dinamikája (1940)
  • Bányászati Kézikönyv (Minada manlibro), (1951-59)
  • A kőolajkutatás és feltárás módszerei Magyarországon (1957)
  • Olajbányászati gépek (1964-65) - studenta lernolibro
  • Hidrosztatikus és hidrodinamikus hajtógépek (1977) - studenta lernolibro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti