Richard Corben
Richard CORBEN (1-a de oktobro 1940 - 2-a de decembro 2020) estis usona ilustristo kaj bildliteratursto plej bone konata pro siaj komiksoj aperigitaj en la gazeto Heavy Metal. Li ricevis en 2009 la premion Spectrum Grand Master[1] kaj en 2018 la Grandan Premion de Angulemo. En 2012 li estis elektita por la Will Eisner Award Hall of Fame.
Richard Corben | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1940 en Anderson |
Morto | 2-an de decembro 2020 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Kansasurba Arta Instituto |
Okupo | |
Okupo | grafikisto ilustristo verkisto animaciisto scenaristo bildliteraturisto desegnisto de bildrakonto |
TTT | |
Retejo | https://corbenstudios.com/ |
En 1975, kiam Moebius, Druillet, kaj Jean-Pierre Dionnet ekpublikigis la gazeton Métal Hurlant en Francio, Corben sendis kelkajn el siaj historioj al ili.[2] Li plufaris sian laboron por la franĉizo en Usono, kie la gazeto estis nomita Heavy Metal. Ankaŭ en 1975, elektaĵo de liaj blankanigraj kontraŭkulturaj bildostrioj estis kolektita en malmola kovrilo kiel The Richard Corben Funnybook fare de Nickelodeon Press el Kansas-urbo. En 1976 li adaptis mallongajn historion de Robert E. Howard en frua grafika novelo, nome Bloodstar (Sangostelulo).[3]
Inter la historioj desegnitaj por Heavy Metal li plusekvis la sagaon de sia plej fama kreaĵo, Den kiun li startigis en la kurta filmo Neverwhere (Neil Gaiman uzis la saman titolon, Neverwhere, poste, sed la du kreaĵoj havas nenion komune) kaj en la mallonga historio en la kontraŭkultura publikaĵo Grim Wit No. 2. Tiu sagao de Den estas fantasta serio pri la aventuroj de junula tropeza strangulo kiu veturas al Neverwhere, universo inspirita el Hyborian Age de Robert E. Howard, el Barsoom de Edgar Rice Burroughs kaj el hororaj historioj de H. P. Lovecraft. Tie la knabo iĝas enorma fortika nuda muskolulo kiu havas erotajn aventurojn en mondo de teruraj danĝeroj, timegigaj monstroj kaj diketaj nudulinoj kiuj volupte ĵetas sin al li. Tiu historio estis adaptita en tre mallongigita formo en la animacia filmo Heavy Metal, kie Den uzis la voĉon de John Candy en mallongigita adaptaĵo kiu implicis Corben mem tiel ke li sentis sin kontenta.
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Richard Corben ĉe Lambiek Comiclopedia
- The Most Complete Comicography de Richard Corben
- Ilustraĵoj de R.Corben