Richard Tesařík (soldato)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Richard Tesařík

Generalmajoro Richard Tesařík estas ĉeĥa soldato, Heroo de Sovetunio, partopreninto de dua mondmilito.

Richard Tesařík
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1915 (1915-12-03)
en Prago
Morto 27-an de marto 1967 (1967-03-27) (51-jaraĝa)
en Ústí nad Labem
Tombo Grave of Richard Tesařík
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Richard Tesařík (soldato)
Familio
Infanoj Richard Tesařík • Vladimír Tesařík
Okupo
Okupo militistosoldato
vdr

Richard Tesařík naskiĝis en la jaro 1915. Junaĝe Tesařík estis edukata en patriota spirito kaj li dediĉis ĉiun sian liberan tempon al diversaj sportoj. Sian kuraĝon kaj komplezon por doni la vivon dum defendado de la patrujo li pruvis jam en bataloj kontraŭ hungaroj en Slovakio en marto de 1939. Somere de la sama jaro post konflikto kontraŭ germanaj soldatoj li elmigras. Ekde tiu ĉi momento la tuta lia vivo estas kunigita kun historio de la ĉeĥoslovaka rezistmovado en Oriento.

Jam en Pollando li partoprenas kun armilo en la mano kontraŭaviadilan defendon de Tarnopol kaj komence de la jaro 1942 li aliĝas kiel volontulo en nove kreantan ĉeĥoslovakan soldatan taĉmenton en Sovetunio. En batalagado sur batalfronto li eminentis per sia kuraĝo dum ĉiu situacio. En batalo ĉe Sokolove dum senelireja situacio li levigis sian taĉmenton por sturmo, kiu ekkuŝis sur glacion de rivero Mĵa en forta maŝinpafila pafado de germanoj. Por heroeco en batalo de Kievo li estis honorita per titolo Heroo de Sovetunio kaj en batalo pri Dukla montpasejo en karpata-dukla operaco li estis kiel komandanto de tanka bataliono grave vundita. En 1945 li foriras por studi en tankan akademion en Moskvo. En periodo, kiam okazas en Ĉeĥoslovakio decida lukto je politika potenco, li studas en Sovetunio. Ĝuste tiu ĉi fakto markas lian tutan sekvantan vivon.

Reveninte el la studado en Moskvo somere de 1948 li ne estas kapabla kompreni la novajn rilatojn, en kiuj li troviĝis. Malgraŭ tio, ke li prezentis preskaŭ idealon de oficiro de nova popola armeo (heroo de Sovetunio, partopreninto de rezistmovado en Oriento, ano de KPĈ, finlerninto de soveta armea akademio), li renkontiĝas en ĉiutaga vivo kun multaj gravaj problemoj. Li ne komprenas, ke la armeo fariĝas politika ilo de la komunisma partio por firmigi ties potencon. Post konflikto kun ministro de nacia defendo generalo Alexej Čepička li fariĝas unu el pluaj viktimoj de komunisma reĝimo. Li estas translokigita je malpli alta funkcio en Slovakion kaj surbaze de provoko sekrete malliberigita. La plej superaj sovetaj organoj rifuzas postulon de la ĉeĥoslovaka registaro je forpreno de la titolo de Heroo de Sovetunio, kio evidente savas la vivo al Tesařík. Post tri kvaronoj de la jaro de la malliberigado li estas tralasita kaj en novembro de 1954 donita en funkcion de komandanto de tanka divizio.

Pli poste li fariĝas vickomandanto de nove establita armea rondo kaj armeo. En aŭgusto de 1959 li foriras por studi Akademion de generala stabo de Sovetunio en Moskvon. Sed post duonjaro li estas revokita el la studado pro nekonvena konduto, eliminita el Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio kaj maldungita el la armeo. Dum la tuta postmilita periodo de la vivo de Tesařík tre cerŝajne montriĝis ĉe li posttraŭmaj reagoj je la militaj spertoj kaj atmosfero de la 50-aj jaroj, kiam en konekso kun la milliberigo li komencis dubi pri senco de la propraj militaj suferoj. En duono de la 60-aj jaroj li laboras en civila okupo kaj samtempe li komencas kaj tute sukcese studi jurojn kun celo atingi rehabiliton kaj revenon en la armeon. Sed la rompita sano ne ebligas al li en la studado daŭrigi kaj printempe de la jaro 1967 li mortas.

Rilataj temoj redakti

Vidu ankaŭ redakti