Ternopilo
urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Tarnopol)
La urbo Ternopilo (ukraine Тернопіль; pole Tarnopol) estas la administra centro de la samnoma Ternopila provinco de Ukrainio. La urbo kaj fortreso estis fondita de la polo Jan Tarnowski en 1540.
Ternopilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 46000 - 46499 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 225 238 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 818 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 34′ N, 25° 36′ O (mapo)49.56666666666725.6Koordinatoj: 49° 34′ N, 25° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 320 m [+] | ||||
Areo | 59 km² (5 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ternopil [+] | |||||
Homoj ligitaj kun la urbo redakti
- Kazimierz Ajdukiewicz, pola filozofo kaj logikisto
- Aleksander Brückner, pola profesoro, filologo, slavisto
- Franciszek Kleeberg, pola brigada generalo, lasta komandanto de septembra kampanjo
- Mieczysław Albert Krąpiec, pola dominikano, filozofo, teologo, rektoro
- Kazimierz Michałowski, pola profesoro, arkelologo kaj egiptologo
- Lajos Simonyi, hungara ministro naskiĝis tie
Ĝemelaj urboj redakti
Esperanto redakti
En Ternopilo en 1907 estis eldonita la plej unua Esperanta lernolibro por ukrainoj, kies aŭtoro estis Miĥajlo Jurkiv. De 1980 en la urbo funkcias E-societo "Amikeco", nun renomita kiel "Spinosfloro".
En la urbo kaj la regiono aktivis la ukrainiaj esperantistoj Nikolao Kriveckij, Viktor Pajuk, Igor Galajĉuk.
Universitatoj redakti
- Okcidenta Ukraina Nacia Universitato
- Ternopila Nacia Medicina Universitato Ivan Horbaĉevskij
- Ternopila Nacia Pedagogia Universitato Volodymyr Hnatiuk
- Ternopila Nacia Teknika Universitato Ivan Puljuy
Konataj naskiĝintoj redakti
- Adelma Vay
- Jindřich Kàan z Albestů
- Władysław Jougan, teologo, historiisto kaj filologo