Richard von Kühlmann
Dr. jur. Richard von Kühlmann (n. 3-an de majo 1873 en Konstantinopolo; m 16-an de februaro 1948 en Ohlstadt) estis germana diplomato, industriisto kaj de la 6-a de aŭgusto 1917 ĝis 9-an de julio 1918 eksterafera ministro de la Germana Imperio.
Richard von Kühlmann | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1873 en Konstantinopolo |
Morto | 16-an de februaro 1948 (74-jaraĝa) en Ohlstadt |
Tombo | Berlino ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Munkena universitato Humboldt-Universitato en Berlino Deutsche Schule Istanbul (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Otto von Kühlmann (mul) ![]() ![]() |
Patrino | Anna von Redwitz (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | diplomato aŭtoro politikisto industriisto ![]() |

Kühlmann studis juron en Leipzig, Berlin kaj München kaj post la promocio ekservis kiel diplomato.
Kiel germana ambasadora konsilisto en Londono, Kühlmann klopodis antaŭ la unua mondmilito por la germana-angla interkonsento. Inter 1917-18 li estis ŝtatsekretaro en eksterlanda ofico kaj partoprenis en traktadoj de Brest-Litovsk kun Rusio. Tiu li agadis eĉ kontraŭ deziroj de la militaraj gvidantoj, sensukcese.
Post la unua mondmilito, Kühlmann retiriĝis el la diplomata laboro kaj verkis librojn kaj entreprenis.
Literaturo
redaktiRichard von Kühlmann: Erinnerungen, Heidelberg 1948.