Rivaz

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rivaz (stacidomo).

Rivaz estas komunumo en la Distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 342 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rivaz
Blazono de Rivaz
Blazono de Rivaz
Blazono de Rivaz
Rigardo al Rivaz
Rigardo al Rivaz
Rigardo al Rivaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 29′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.48333 °N, 6.78333 °O / 46.48333; 6.78333 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.48333 °N, 6.78333 °O / 46.48333; 6.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 342
Areo 0,32 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 1071
Komunumkodo 5609
Mapo de Rivaz
Mapo de Rivaz
Mapo de Rivaz
vdr

Geografio redakti

La komunumo Rivaz situas ĉe la bordo de Lago Lemano, 13 kilometrojn oriente de Laŭzano kaj 3 kilometrojn okcidente de Vevey. La okcidentan limon de la komunumo al la komunumo Puidoux formas la rivereto Le Forestay kiu en sudokcidento de la komunumo alfluas al Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rivaz kaj la vilaĝeto Sallaz.[1]

La teritorio de la komunumo, kiu laŭ surfaco estas la plej malgranda komunumo de la kantono, etendiĝas sur areo de 0,31 km², de kiuj 0,0% estas kovritaj de arbaro, 67,7% servas por agrikulturo kaj 22,6% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rivaz limas en nordo kaj oriento al Chexbres, en sudo al la Lago Lemano, kaj en okcidento al Puidoux.

Trafiko redakti

Tra Rivaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Vevey al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Chexbres. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Villeneuve al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

En 563, la Rivaz laŭ la legendo estis detruata de cunamo sekve de la montofalo de Tauredunum, kaj estis rekonstruata pli alte. La unua dokumenta mencio de Rivaz datiĝas el la jaro 1138 kiel Ripa. Ek de 1228 Rivaz apartenis unue sub la regado de la episkopoj de Laŭzano kaj ek de 1536 sub la regado de Berno al la Grandparoĥo Saint-Saphorin, de kiu ĝis sendependiĝos en la jaro 1810 kaj konstituiĝis kiel memstara komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti