Rivermondo (angle: Riverworld) estas fikcia universo, scenejo de scienc-fikcia novel-serio de Philip José Farmer. Ĝi estas planedo konsistanta nur el unu longega, kurbega rivera valo.

Riverworld
romanserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Philip José Farmer
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro fantastosciencfikcio
vdr

Riverworld estis ankaŭ la titolo de noveleto der Farmer, aperinta en 1966, kies scenejo estas la sama planedo.

La serio ampleksas kvin volumojn (kaj multaj aliaj rakontoj intertempe elektis la saman scenejon):

  • To your scattered bodies go (1971, iru al viaj disigitaj korpoj)
  • The Fabulous Riverboat (1971, la fabela riverŝipo)
  • The Dark Design (1977, la malluma desino)
  • The Magic Labyrinth (1981, la magia labirinto)
  • Gods of Riverworld (1983, dioj de Rivermondo)
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la longega valo de Rivermondo renaskiĝas ĉiuj homoj, kiuj mortis kiel plenkreskuloj antaŭ 1983. Ili havas korpojn ĉ. 30-jarajn kaj ne aĝiĝas. Neniu scias, kiel tio eblas kaj kun kiu celo ĝi okazas.

Ĉar homoj el diversaj regionoj kaj tempoj renaskiĝas kune, ekestas granda lingva kaoso, ĝis kiam fondiĝas la "eklezio de la dua ŝanco" kaj per siaj misiistoj disvastigas Esperanton sur la planedo. La eklezio proklamas la opinion, ke Rivermondo estis fondita de potencaj estuloj por doni al la homoj duan ŝancon spirite maturiĝi kaj tiel "plupaŝi" al pli alta ekzisto.

En la noveloj aperas kelkaj historiaj personoj. Centre de la rakonto estas Richard Francis Burton, kiu organizas ekspedicion al la rivervala fino ĉe la norda poluso. Aliaj gravaj personoj estas:

Aperas ankaŭ Peter Jairus Frigate, scienc-fikcia aŭtoro, kies nomo komenciĝas per la samaj literoj kiel tiu de Farmer.