Robert KNOX (la 4-an de Septembro 1791 – la 20-a de Decembro 1862), estis skota anatomisto, zoologo, etologo kaj kuracisto.

Robert Knox
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1791 (1791-09-04)
en Edinburgo
Morto 20-an de decembro 1862 (1862-12-20) (71-jaraĝa)
en Londono
Tombo Brookwood Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de Parizo • Reĝa Liceo Edinburgo vd
Profesio
Okupo armea kuracisto • kirurgo • anatomo • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reklamo de la anatomiaj prelegoj de Knox en 1828
Moderna bildigo de korpaj ŝtelistoj en laboro

Li naskiĝis en Edinburgo kaj pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo hejme, ĉar li suferis de varicelo kaj estis edukita en la familia hejmo de lia patro. Infana malsano malfaciligis la vivon por la juna knabo, lasis lin blinda ĉe unu okulo kaj kaŭzis multajn misformaĵojn en sia korpo.

Malgraŭ la malbona deirpunkto, li komencis siajn studojn ĉe Edinburga Mezlernejo en 1805, gajnante medalojn pro siaj atingoj kaj en 1810 eĉ estis akceptita en medicina fakultato en la loka universitato, kie li daŭre sukcesis kaj elstaris.

Kvar jarojn poste li ricevis sian atestilon de kuracisto, verkante imponan tezon pri la efikoj de narkotaj drogoj sur la korpon kaj gravan artikolon pri la pulso.

Li poste servis en la Brita Armeo kiel kirurgisto kaj estis postenita al la Bonespera Kabo en Sudafriko, kadre de la kaba indiĝena ribelo de 1819. Dum sia servo tie li akiris ampleksan scion pri anatomio kaj faris diversajn studojn pri etnologio, zoologio kaj medicino. Tie, li malferme kritikis la britan kolonian politikon kontraŭ la indiĝenoj, pozicio konsiderata tre nekutima siatempe.

Studfako kaj Kariero redakti

Li revenis al la Britio en 1820 kaj ĉefe okupiĝis pri publikigado de iuj el liaj rezultoj kaj ankaŭ daŭrigis alian lernejan jaron en Parizo. Dum ĉi tiuj jaroj li publikigis pioniran studon pri la temo de anatomio de la okulo, kio igis lin famulo de tiu ĉi studfako. Tamen lia plej granda kaj plej signifa sukceso estis registrita danke al liaj prelegoj en la studfako de anatomio, kiam li fariĝis la plej dezirata tiutempa preleganto en Britio pri anatomio. La postulo pri lia kurso estis tiel forta, ke ĉe la pinto li instruis trifoje tage.

Li transformis kaj elstaris la Lernejo de Anatomio de la Universitaton de Edinburga. Tie siajn prelegojn famiĝis kiel vera spektaklo, kaj kiam ili estis donitaj de aliaj prelegantoj, ĉi tiuj kopiis liajn mienojn ĝis la nivelo de la vestoj, kiujn li vestiĝis.

Skandalo kaj la konsekvenca kariera subiro redakti

En 1828 komenciĝis la proceso de du tre dubindaj uloj, Burke kaj Hare, kiuj estis akuzataj pri murdo de ne malpli ol 12 homoj, kies korpoj estis transdonitaj al la laboratorio de Knox por esplorado kaj dissekcio. Malfaciloj por akiri kadavrojn por dissekco post la aprobo de la Leĝo pri Anatomio kaj malfermaj malkonsentoj kun la profesiaj kolegoj finfine ruinigis lian karieron.

Unue li tute ne estis alvokita al tiu ĉi proceso kaj lia nomo ne estis ligita al la abomena krimo, sed malrapide lia nomo komencis envolviĝi en la aferon kaj ekestis akuzoj, ke li sciis pri la murdo de ĉi tiuj homoj. Iuj el la korpoj, kiuj alvenis al lia laboratorio, montris diversajn perfortajn signojn, indikante sufokon, kaj multaj alvokis lian procesigon, ĉar ne eblas ke li ne rimarkis tiujn perfortaĵojn.

La publika ŝtormo ĉirkaŭ la jura proceso kaj la korpoj translokigitaj al la laboratorio de Knox estis tiel granda, ke la 12-an de februaro 1829 kolera homamaso ĉirkaŭis lian domon en Edinburgo kaj pendigis kaj bruligis marionetojn laŭ lia bildo. Knox, kiu atingis la pinton de sia kariero, estis eksigita kaj forpelita de multaj akademiaj kaj esploraj institucioj en kiuj li membriĝis. Translokiĝo al Londono ne plibonigi aferojn.

Kvankam li elstaris pri liaj fakuleco, tamen li estas nuntempe memorata ĉefe pro sia impliko en la murdoj de Burke kaj Hare.

Dum la sekvaj 30 jaroj de sia vivo li ĉefe okupiĝis pri la milito pro sia senkulpeco, kune kun publikigado de artikoloj en diversaj kampoj, kien ajn li povis. Li dediĉis la lastan parton de sia vivo al teorio pri evoluismo kaj etnologio. Lia verkaro pri tio lasta damaĝis lian heredon kaj superis liajn kontribuojn al anatomio.

Memoro kaj heredo redakti

La samfakulo James Hunt priskribis lin en 1868 per la vortoj: "la granda moderna brita antropologo, kies kruela historio ankoraŭ estas skribota." Al modernaj okuloj, antropologio de la seminario de Knox ŝajnas rasisma kaj aroganta, ĵetanta ombron al sia intelekta novigo en la antaŭdarvina epoko, en kiu li verkis.

Lia posta pesimisma rigardo al la homaro kontrastis akre kun sia junepoka ligemo al la ideoj de Étienne Geoffroy Saint-Hilaire.

Bibliografio redakti