Robert Muller

(Alidirektita el Robert MULLER)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri belga politikisto kaj filozofo. Por informoj pri aliaj personoj kun simila nomo, vidu la artikolon Robert Muller (apartigilo).

Robert MULLER (naskiĝis en 1923 en Belgio, mortis la 20-an de septembro 2010 en Santa Barbara, Usono) estis politikisto kaj filozofo. Li estis kanceliero de la Universitato por Paco de Unesko en Kostariko.

Robert Muller
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1923 (1923-03-11)
en Waimes
Morto 20-an de septembro 2010 (2010-09-20) (87-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Strasburgo vd
Profesio
Okupo filozofopolitikistoscenaristo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvardek jarojn de sia vivo li agis por Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, iĝante ties asista ĝenerala sekretario. En tiu funkcio li prelegis (france) ĉe la 64-a UK en Lucerno en 1979, laŭ invito de UEA-prezidanto Humphrey R. Tonkin.

Li ricevis la UNESKO-premion por pacedukado (1989) kaj multajn aliajn premiojn, ankaŭ Premion Zamenhof de UEA (1985) kaj estis 22 fojojn kandidato por la Nobel-premio pri Paco.

Li estis amiko de Pierre Teilhard de Chardin, kies filozofio influis lin. Li verkis multajn librojn, kelkaj el kiuj estas konsiderataj esoteraj.

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo de Robert Muller: www.robertmuller.org