Roberta Lynn Bondar

Roberta Lynn BONDAR (naskiĝis la 4-an de decembro 1945) estas la unua ina kanada kosmonaŭto kaj la unua neŭrologisto en la kosmo.[1] Post pli ol jardeko estrante internacian teamon en la kampo de enkosma kuracado kunlaborantan kun la usona agentejo NASA, Bondar fariĝis konsilisto kaj prelegisto en la komerca, scienca, kaj medicina komunumoj.

Roberta Lynn Bondar
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1945 (1945-12-04) (78-jaraĝa)
en Sault Ste. Marie
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato de GelfoUniversitato de Okcidenta OntarioUniversitato de TorontoUniversitato McMaster • Brooks Institute
Okupo
Okupo kosmonaŭtobiologofotisto • neŭrologo • kuracisto
TTT
Retejo https://www.robertabondar.com/
vdr

Bondar ricevis multajn honorojn, inkluzive nomumiĝinta kunulo de la Ordenoj de Kanado kaj Ontario, ricevinta la kosmo-medalon de la Usona agentejo NASA kaj ankaŭ pli ol 28 honorajn diplomojn, membriĝinta en la Kanada Medicina Famhalo kaj la Famhalo de la Internacia Forumo de Virinoj, kaj ankaŭ ricevis stelon ĉe la Kanada Famtrotuaro.[2]

Frua vivo kaj edukado redakti

Bondar naskiĝis en Su-Sankta-Mario, Ontario, la 4'an de Decembro 1945.[3] Ŝia patro laboris por la urba Komisio pri Publikaj Servoj kaj havas ukrainan devenon. Ŝia patrino havas anglan devenon.[4]

Pasio por la sciencoj vekiĝis en Bondar kiam ŝi estis infano. Ŝia patro konstruis laborejon en la kelo kie ŝi ofte eksperimentis. Bondar revis fariĝi kosmonaŭto.[5]

Pro tio ke ŝi fervoris pruvi la kapablon negrave la genro, Bondar ricevis ampleksan edukadon.[6] Bondar diplomiĝis de la mezlernejo S-ro Jakobo Dun (Sir James Dunn) en Su-Sankta-Mario, Ontario.[6] En 1968 ŝi bakalaŭriĝis en zoologio kaj agrikulturo ĉe la Universitato de Gelfo, en 1971 magistriĝis en eksperimenta patologio ĉe la Universitato de Okcidenta Ontario, en 1974 doktoriĝis en neŭrologio ĉe la Universitato de Toronto, kaj en 1977 doktoriĝis en medicino ĉe la Universitato McMaster.[3] Antaŭ bakalaŭriĝi, Bondar kondukis esploron laborante kune kun la Kanada Fako pri Fiŝkaptejoj kaj Arbarkultivado.[6]

Kariero redakti

Kiel iu el la unuaj ses membroj de la Kanada Korpuso de Kosmonaŭtoj en 1983, Bondar komencis porkosmonaŭtan trejnadon en 1984, kaj en 1992 ŝi estis nomita ŝarĝestro por la unua Internacia Misio por Mikrogravita Laborejo (IML-1).[7] Bondar partoprenis la flugon de la kosmoveturilo "Discovery" (Eltrovo) en misio STS-42, 22a-30a Januaro 1992, kiam ŝi kondukis pli ol 40 eksperimentojn.[3][8] Ŝia laboro studante la efikojn de malfortgravitaj situacioj kontraŭ la homa korpo ebligis al NASA pretigi kosmonaŭtojn por longdaŭraj restadoj en la kosmostacio.[6]

Post la kosmonaŭta kariero, Bondar estris internacian teamon de esploristoj ĉe NASA dum pli ol jardeko, ekzamenante datumojn akiritajn de kosmonaŭtoj partoprenantaj enkosmajn misiojn, kaj tiel pli bone ekkomprenis kiel la homa korpo resaniĝas post elmetiĝo en kosmon.[9]

Bondar ankaŭ sekvis siajn interesojn pri fotografio kun granda intereso por naturaj medioj, kaj estis honorstudento en la fako de profesia fotado de la natura medio ĉe la Instituto Brooks (Bruks) en Santa-Barbaro, Kalifornio. Ŝi estas la aŭtoro de kvar libroj kiuj ĉefroligas ŝiajn fotojn de la Tero. Bondar ankaŭ estas diplomita piloto, paraŝutisto, kaj subakvadisto.[3]

Aldone, Bondar konsilas al diversaj organizaĵoj ĉerpante el la propra sperto kiel kosmonaŭto, kuracisto, scienca esploristo, fotisto, verkisto. Bondar ankaŭ prezentis en la filmeto, "Destino en Kosmo." Bondar ankaŭ dufoje servis kiel rektoro de la Kanada universitato Trent.[10]

En 2009, Bondar anoncis la karitatan organizaĵon Roberta Bondar kiu edukas pri la natura medio.[11]

Referencoj redakti

  1. [1]"[ EN/EO] 'To Infinity and Beyond' with Roberta Bondar! | Sault, Ontario" - video pri Roberta Bondar de la jutuba kanalo "Northern Ontario Esperanto League"
  2. "Biography". Publika Librejo de Sault Ste. Marie. Elarĥivigita de la originalo la 28'an de Septembro 2011.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 "Biografio de Roberta Bondar". Kanada Agentejo pri Kosmo.
  4. "Roberta Bondar - Biografio". www.cityssm.on.ca Elarĥivigita de la originalo 2020-05-31.
  5. Gibson, Karen (2014-02-01). Women in Space: 23 Stories of First Flights, Scientific MIssions, and Gravity-Breaking Adventures. Chicago Review Press. ISBN 978-1-61374-847-3
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 "Gale In Context: Biography - Document - Roberta L. Bondar". go.gale.com. Alirita en 2020-03-06
  7. "Who is Dr. Roberta Bondar?". ThoughtCo.
  8. Becker, Joachim. "Astronaut Biography: Roberta Bondar". spacefacts.de.
  9. R. Hughson kaj R. Bondar Autonomic nervous system function in space, in Handbook of Clinical Neurology (O. Appenzeller, ed.), Vol. 74 (30): 273‐305, 1999.
  10. "Dr. Roberta Bondar appointed Chancellor of Trent University" (Press release). Trent University. 31a de Januaro, 2003. Alirita la 17an de Aprilo 2011.
  11. "About The Foundation – The Roberta Bondar Foundation". therobertabondarfoundation.org.