Malfermi la ĉefan menuon

Robot Hall of Fame

La Robot Hall of Fame (La „Robota Halo de Famuloj” aŭ ~glorejo de famaj robotoj) estas glorejo, fondita en 2003 fare de „School of Computer Science” (informadika instituto) de Carnegie Mellon University. En ĝi aperas gravaj evoluigistoj de robotoj, robota teknologio, same kiel robotoj el sciencfikcio kaj el vero.

La robotojn elektas ĉiujare ĵurio, kiu konsistas el internaciaj spertuloj, sciencistoj, verkistoj kaj dezajnistoj. Membrojn de la ĵurio komisias James H. Morris, dekano de „Carnegie Mellon West”. Ĵurianoj estis: Minoru Asada, Gordon Bell, Arthur C. Clarke, Ray Jarvis, Steve Wozniak kaj Will Wright.

La nomumo de novaj membroj okazas ĉiujare en festa ceremonio, en kunlaboro de School of Computer Science de Carnegie Mellon University kaj Robotics Institute kaj Entertainment Technology Center.

Anoj de la glorejoRedakti

2003Redakti

2004Redakti

  • ASIMO (Honda Motor Co., Ltd. – reala)
  • Astro Boy (el la samnoma mangao – fikcia)
  • C-3PO (el Star-Wars - fikcia)
  • Robby (el la filmo "Forbidden Planet" / „Alarm im Weltall” – fikcia)
  • Shakey (Stanford Research Institute – reala)

Eksteraj ligilojRedakti