Rockwell B-1 Lancer

La Rockwell B-1 Lancer estas bombaviadilo de Rockwell International. Nuntempe B-1 estas ĉefa bombaviadilo de Usona Aerarmeo, kune kun Boeing B-52 Stratofortress kaj Northrop Grumman B-2 Spirit.

B-1 Lancer
Tipo: Bombaviadilo
Fabrikanto: Rockwell International (ĝis 1996)
Boeing
Unua flugo: 23-an de decembro 1974
Enkonduko: 1-an de oktobro 1986
en Usona Aerarmeo (USAF)
Produktkvanto: B-1A: 4
B-1B: 100
vdr

Historio redakti

En 1955, Usona Aerarmeo (USAF) deziris novan bombaviadilon, kiu ebligas eviti kontraŭulajn ĉasaviadilojn kun alta rapido. Tiutempe B-52 povis ekipi plurajn bombojn, sed ne eblis flugi en altrapido. La supersonrapida bombaviadilo B-58 Hustler eblis flugi en rapido maĥo 2.0, sed ne kapablis ekipi plurajn bombojn. Sub la koncepto de "altrapida bombaviadilo", usona aviadfabrikanto North American dezajnis prototipon de supersonrapida bombaviadilo XB-70 Valkyrie en fino de 1950-aj jaroj. USAF anticipis ke XB-70 povis flugi en rapido, pli ol maĥo 3.0. Tiutempe XB-70 estis konsiderita, eblinta eviti ter-al-aeran misilon (SAM). Sed USAF rekonsideris XB-70 post la interkapto de U-2 en 1960. Speciale la plibonigo de ICBM fortoj malkreskis la neceson de tuj aviadiloj. Eventuale USAF nuligis la programon de XB-70 en 1961 dum la administrado de John F. Kennedy. La ellaboranto de XB-70, North American estis aneksita al Rockwell International en 1967.

Tiutempe la ĉefa bombaviadilo de USAF, B-52 estis efika bombaviadilo, sed B-52 estis malrapida por fari mision de nukela bombado en 1960-aj jaroj. Por subteni misiojn de B-52, Usona Aerarmeo mendis programon de studado al aviadilaj fabrikantoj por la koncepto de strategia aviadilo, sub la Progresinta Homa Preciza Frapa Sistemo (angle Advanced Manned Precision Strike System, AMPSS), sed post la jaro, la programo estis alinomita Progresinta Homa Strategia Aviadilo (angle Advance Manned Strategic Aircraft, AMSA). USAF anticipis ke nova aviadilo devos ebli flugi pli ol maĥo 2.0. La studado estis daŭriĝita, sed tiutempa defenda sekretario, Robert McNamara kontraŭis pri la programo en 1964[1] pro la alta prilaborkosto kaj malalta efikeco. McNamara limis programon kiel prilabora programo. Li asertis ke ekipi la krozajn misilojn kiel AGM-86 en B-52 estos pliefika ol daŭrigi AMSA.

La programo estis reviviĝita sub la administrado de Richard Nixon, En junio 1970, La plano de Rockwell International estis selektita por nova bombaviadilo, B-1A. kvar B-1A estis produktita de 1973 al 1974. B-1A finis unuan flugon la 23-an de decembro 1973. Sed alta produktkosto de B-1A estis kritikita de pluraj politikistoj. La publikiĝo de soveta interkapta ĉasaviadilo MiG-25 en 1976 ankaŭ rekonsiderigis la sekurecon de nova bombaviadilo. La 30-an de junio 1977, usona prezidanto Jimmy Carter nuligis futuran produktadon de B-1A. Tiutempe la produktkosto de B-1A estis 100 milionoj da dolaroj per aviadilo. Anstataŭ la B-1, Carter ordonis la programon Progresinta Tekonologia Bombaviadilo (angle Advanced Technology Bomber, ATB) en 1978, kiu rezultis kaŝbombaviadilon B-2 Spirit.[2]

Dum la 1980-aj jaroj, Sovetunio enkondukis SA-10 misilon kaj Aerdevenan Fruavertan kaj Kontrolan sistemon. Tuj ŝanĝoj drame malfortigis operacan kapablecon de B-52. La administrado de Ronald Reagan volis revivigi programon B-1 por subteni B-52. Usona Aerarmeo revivigis programon de B-1. Kiel konvencia bombaviadilo, Nova dezajno de B-1 estis modifita kun modifoj por malaltrapida operaco. La nova modelo de B-1 ricevis nomon B-1B. La produktado de B-1B estis komencita la 4-an de septembro 1984. La livero de B-1B finis la 2-an de majo 1988.

En 1990-aj jaroj, La SAC estis dissolvita kaj la Aera Kombata Komando (angle Air Combat Command, ACC) estas fondita surbaze de SAC. B-1B estis konvertita por misioj de konvencia bombado. Tamen B-1 ne eblis partoprenis en Golfa milito pro la problemoj en povejo. La B-1 debutis en la bombado de Irako (1998) kaj Jugoslavio (1999).

Variantoj redakti

 
Modelo B-1B dumfluge sur la Pacifiko.
  • B-1A (1974) : Originala strategia bombaviadila modelo. Eblis flugi en maĥo 2.2.
  • B-1B (1983) : Redezajnita konvencia bombaviadila modelo. Anticipinta por penetrado en malaltrapido.

Referencoj redakti

  1. Knaack, Marcelle Size (1988). Post-World War II Bombers, 1945–1973. Vaŝingtono: Office of Air Force History. ISBN 0-16-002260-6. angle
  2. Pace, Steve. B-2 Spirit: The Most Capable War Machine on the Planet. Novjorko: McGraw-Hill. 1998. ISBN 0-07-134433-0. angle

Vidu ankaŭ redakti