Rolf Herman NEVANLINNA, antaŭe Neovius (naskiĝinta en 22-a de oktobro 1895 en Joensuu, mortinta en 28-a de majo 1980) estis unu el la plej famaj finnaj matematikistoj. Li specialiĝis pri funkci-teoria matematiko. En matematiko, li estas precipe konata kiel la ellaboranto de la Nevanlinna teorio (meromorfa funkciteorio). Li ankaŭ estis interesita pri kulturoj kaj politiko, kaj li estis muzikamanto kaj entuziasmulo.

Rolf Nevanlinna
Persona informo
Naskonomo Rolf Neovius
Naskiĝo 22-an de oktobro 1895 (1895-10-22)
en Joensuu,  Rusia Imperio
Morto 28-an de majo 1980 (1980-05-28) (84-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finnasvedagermanafranca
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu
Familio
Patro Otto Nevanlinna
Frat(in)o Frithiof Nevanlinna
Edz(in)o Sinikka Kallio
Infanoj Arne Nevanlinna • Harri Nevanlinna
Parencoj Hermann Romberg
Edvard Rudolf Neovius
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
Verkoj Zur Theorie der Meromorphen Funktionen
teorio de Nevanlinna
Nevanlinna function
Q65733372
Q3075213
Nevanlinna invariant
vdr

Nevanlinna studis ĉe la Universitato de Helsinko en 1913-1919. Li diplomiĝis pri filozofio en 1917 kaj doktoriĝis en 1919. Dum sia kariero, li laboris por ekz. kiel rektoro de la Universitato de Helsinko kaj prezidanto de la internacia matematika organizo IMU. Li estis la prezidanto de la Sibelius Akademio en 1941-1945 kaj 1964-1971. Li ankaŭ estas konata ekster Finnlando.

Ekde 1981, IMU aljuĝis la Rolf Nevanlinna premion ĉiun kvaran jaron al eminentaj personoj en la esplorado de informoj kaj datumprilaborada teorio.

Rolf Nevanlinna ankaŭ estis socie aktiva. Li estis aktiva en la Patriota Popola Movado kaj la por-germana Konfederacio de Finnlando. Post la fino de 2-a Mondmilito, Rolf Nevanlinna estis submetita al politika premo kaj devis eksiĝi de la posteno de rektoro en 1945.