Roman Radogost EMINOWICZ blazono Dołęga, pseŭdonomo Jan Fersten (naskiĝis la 18-an de majo 1900 en Krakovo, mortis la 10-an de novembro 1920 en Zamość) – studento de Filozofia Fakultato de Jagelona Universitato, poeto kaj literatura kritikisto, legiano, subleŭtenanto de artilerio de Pola Soldataro.

Roman Eminowicz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
en Krakovo
Morto 10-an de novembro 1920 (1920-11-10) (20-jaraĝa)
en Zamość
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de Wincenty kaj Helena el domo Zopoth. Dum la pola-bolŝevika milito batalis en vicoj de la 43-a Pafista Regimento, formiĝinta en Bajono, plejparte el polaj volontuloj de Fremdula legio, kiel unujara plotonestro. Mortis en armea malsanulejo en Zamość pro vundoj ricevitaj apud Nowogród Wołyński (nun en Ĵitomira provinco). Entombigita en Zamość, la 24-an de marto 1922 post diservo en garnizona preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo okazis funebra ceremonio en Rakowicki-Tombejo en Krakovo. Postmorte distingita en 1921 per Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari.

Eksteraj ligiloj redakti