Nocio rompdancado markas plurajn formojn de danco, kiuj estiĝis inter afrik-amerika kaj porto-rika junularoj en Usono en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La danco estas karakteriza per akrobataĵoj.

Rompdancado
speco de sporto • speco de danco • olimpika sporto
sporta danco • hiphopa danco
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Rompdancado

Rompdanco prezentas por junularo formon de fuĝo el stereotipa anonima vivo de grandurbo. La estiĝo kaj la evoluo de tiu ĉi danco estas principe kunigita kun subkulturo de hiphopo. Inter la plej konatajn rompdancistajn grupojn apartenas Rock Steady Crew, New York City Breakers aŭ South Side Rockers.

Formoj de rompdancado redakti

 
Rompdancado

Rompdanco estas dividigebla en la sekvantajn formojn:

Breaking redakti

  • "Breaking / B-boying" (deveno en suda Bronkso, New York) estas riska formo de danco, kiu enhavas akrobaĵojn (turniĝado sur la kapo, dorso...). Oni dancas kiel eble plej glata, pura areo, oni uzas ankaŭ silikonan disŝprucigilon, kiu ebligas plialtigi glitemon de dancareo.

Poping a Locking redakti

Elementoj de rompdanco redakti

Rompdancado enhavas grandan nombron de diversaj elementoj:

  • "Uprocking" - fikcia batalado kontraŭ kontraŭulo, provokema gestikulado, similigado de interbatalo
  • "Toprock" - dancado starante
  • "Floorrock" - dancado surtere
  • "Powermoves" - estas akrobataĵoj, inter la plej gravajn apartenas "windmill" (turniĝado sur la dorso), "headspin" (turniĝado sur la kapo), "tracks", "swipes" kaj pluaj. La nomoj de trukoj estas samaj kiel en la angla.
  • "Freez" - markas pozon finiĝinte ian aron de paŝoj aŭ movoj

Konkursoj redakti

Dum konkursoj en rompdancantoj konkursas kontraŭ si unuopuloj aŭ grupoj (la t.n. crews). Kutime oni kreos rondon, en kiun enkuras dancistoj prezentante siajn kapablojn. Ne ekzistas precizaj reguloj, validas nur malpermeso de intenca tuŝo de kontraŭulo. Dum internaciaj konkursoj faka jurio decidas je venkinto.

La plej granda konkurso en la mondo estas "Battle Of The Year (B.O.T.Y)", inter pluaj apartenas Freestyle Session kaj Soul Expression.

Vidu ankaŭ redakti