Celastrus orbiculatus

(Alidirektita el Rondfolia Celastro)

Rondfolia celastroCelastrus orbiculatus estas grimpanta arbusto kun rimarkeblaj fruktoj kaj okulfrapa aŭtuna koloro el la familio de la Celastracoj (Celastraceae). La natura disvastigejo estas la modera zono en orienta Azio. La specio estas ofte uzata kiel ornamarbusto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celastrus orbiculatus
Celastrus orbiculatus
Celastrus orbiculatus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Celastraloj Celastrales
Familio: Celastracoj Celastraceae
Genro: Celastro Celastrus
Specio: C. orbiculatus, rondfolia celastro
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
la rondfolia celastro grimpas

La rondfolia celastro estas ĝis 12 metrojn alte grimpanta arbusto. La branĉoj estas rondaj, kalvaj kaj brunaj kaj havas bone videblajn lenticelojn. La medolo estas plena kaj blanka. La burĝonoj estas 1 ĝis 3 mm longaj kaj ovformaj ĝis elipsaj.

 
folioj kaj floraroj
 
flavaj fruktkapsuloj kun semoj

La bluverdaj floroj kreskas plej ofte ĉe la fino de la branĉoj. La stamenoj longas 2 ĝis 3 mm. La fruktoj estas 8 ĝis 13 mm grandaj, preskaŭ rondaj, oranĝkoloraj kaj trilobaj kapsulfruktoj. La semoj longas 4 ĝis 5 mm kaj larĝas 2,5 ĝis 3 mm. La arilo estas oranĝruĝa.

La planto floras de majo al junio. La fruktoj maturiĝas de junio ĝis oktobro. La kromosomnombro estas 2n = 46.

Disvastigo kaj postuloj koncerne al la kreskejo redakti

La natura disvastigejo situas en la modera zono de Azio en Mongolio, Rusujo (regiono Primorje kaj la insulo Saĥaleno), en la ĉinaj provincoj Anhujo, Gansuo, Hebejo, Hejlongĝjango, Henano, Hubejo, Ĝjangsuo, Ĝjangŝio, Ĝilinio, Ljaŭningo, Interna Mongolio, en Ĝjangŝio, Ŝandongo, Siĉuano kaj Ĝeĝjango, sur la Korea duoninsulo kaj la japanaj insuloj Hokkaidō, Honshū, Kyushu kaj Shikoku.

La rondfolia celastro kreskas en miksarbaroj, en arbarrandoj, densejoj kaj herbejaj deklivoj sur relative sekaj freŝaj acidecaj ĝis alkalaj, modere nutraĵriĉaj grundoj. La kreskejo estu suna ĝis iom da ombra, kaj dum la somero ĝi estu malvarmeta kaj dum vintro malvarma. La specio estas frostrezista.

Sistematiko redakti

La rondfolia celastro (Celastrus orbiculatus) estas specio el la genro de Celastro (Celastrus), en la subgenro Celastrus. La specio apartenas al la familio Celastracoj (Celastraceae) kaj la subfamilio Celastroideae. La scienca unua priskribo estis farita de Carl Peter von Thunberg en la jaro 1784. La genronomo Celastrus jam estis uzata de Lineo kaj venis de la greka kelastra. Tiun nomon la antikvaj grekoj donis al kelkaj ĉiamverdaj lianoj. La speciepiteto orbiculatus venis el la latina nomo. Ĝi signifas cirkloronda. Sinonimo de la specio estas Celastrus articulatus THUNB.

Oni distingas du variojn, apud Celastrus orbiculatus var. orbiculatus ankoraŭ Celastrus orbiculatus var. punctatus (THUNB.) REHDER. Tiu havas pli malrapidan kreskon kaj pli malgrandajn foliojn. La disvastigejo de la varioj estas orienta Azio.

Uzado redakti

La rondfolia celastro estas ofte uzata kiel ornamplanto pro la ornamaj fruktoj kaj rimarkinda koloro en aŭtuno. En Ĉinujo la fruktoj ankaŭ estas uzataj en la tradicia ĉina medicino.

Literaturo redakti

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. Mit einem Winterschlüssel von Bernd Schulz. 3., korrigierte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5614-6, S. 172–173.
  • Fitschen, J.: Gehölzflora. Quelle & Meyer. Wiebelsheim. 2007. ISBN=3-494-01422-1. 2a eldono. paĝoj 397–398.