Antonio Ros de Olano

(Alidirektita el Ros de Olano)

Antonio José Teodoro Ros de Olano y Perpiñá (Caracas, 9-a de decembro de 1808 - Madrido, 24-a de julio de 1886), estis hispana romantika verkisto kaj militisto.

Antonio Ros de Olano
Antonio Ros de Olano. José Gutiérrez de la Vega. 1849. (Museo del Prado).
Antonio Ros de Olano. José Gutiérrez de la Vega. 1849. (Museo del Prado).
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1808 (1808-12-09)
en Karakaso
Morto 24-an de julio 1886 (1886-07-24) (77-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Subskribo Antonio Ros de Olano
Profesio
Okupo verkistomilitistopolitikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La filo de kataluna militisto, servis je ordonoj de Mina en la Unua Karlisma Milito. Ano de la Modera Partio, li kontribuis al la falo de Espartero en 1843. Generalo en 1844. Refondinto de la baza instruado kaj kreinto de Porinstruistaj Altlernejoj kiel ministro de Publika Edukado en 1847. Amiko de Leopoldo O'Donnell, partopreniis en la ribeloj de 1854 kaj 1856. Li estis unu el la kreaintoj de la Unión Liberal. En 1856 la reĝino Isabel la 2-a honorigis lin per la nobela titolo de Grafo de la Almina. Partoprenis kiel generalo en la Milito de Afriko (1859-1860), elstare en la agado de Ŭad-el-Ĥeluo, pro kio li estis nomumita Markizo de Guad-el-Jelú kaj Vicgrafo de Ros. Partiano de la Revolucio de 1868 (La Gloriosa), kvankam li poste akceptis la reĝimon de la Burbona restaŭrado sekve al politikisto Sagasta. Li estis inventisto aŭ almenaŭ popularisto de la ĉapeltipo kiu ricevis sian nomon, la ros.

Li estis intima amiko de Espronceda kaj de aliaj romantikuloj. Li estis ano de la babilrondo El Parnasillo kaj de la rondo Partida del Trueno (fulmotondruloj), kaj poste de la Ateneo de Madrido kaj de la Liceo. Redaktoris en la gazetoj El Siglo (la jarcento) kaj El Pensamiento (la penso). Li verkis la enkondukon al El diablo mundo (la diabla mondo) de Espronceda, konsiderita de Marcelino Menéndez Pelayo de "mistagógico y apocalíptico" (mistatogia kaj apokalipsa), sed famigis lin pro sia arda romantismo. Li kunlaboris kun Espronceda en la komedio Ni el tío ni el sobrino (nek onklo nek nevo), kiun li poste malakceptis. Li kolektis sian poeziajn kreitaĵarojn en Poesías (1886), kio montras influon de Espronceda kaj Enrique Gil y Carrasco. Tiuj tekstoj estas foje tro funebremaj kiel ĉe "El pensado" kaj aliaj intimaj, kiel ĉe "Cinco sonetos" (kvin sonetoj) kaj "En la soledad" (solece). Li komponis ankaŭ Leyendas de África (1863) kaj Episodios militares (1884). Li kontribuis al la rakontaro per du rakontoj, El diablo las carga (1840) kaj El doctor Lanuela (1863), kiuj ekde Juan Valera kaj Menéndez Pelayo estis taksitaj de ekstravagancaj kaj nekompreneblaj, spite brilajn momentojn. Li pubikigis en nombraj revuoj nombrajn rakontojn, kiujn li nomigis per ĝenerala titolo de Cuentos estrambóticos,[1] kiuj enkadriĝas en la fantastan ĝenron. Li estis foje komparita al Francisco de Quevedo pro sia malfacila lingvaĵo, personalisma, plena je esprimoj kaj surprizaj imagoj. Li estis ankaŭ komparebla al Edgar Allan Poe pro sia funebremo.

Don Antonio estis edzo de María del Carmen Quintana y Romo, filino de la generalo Félix Quintana, kaj nevino de la kardinalo Judas Tadeo José Romo y Gamboa. Li havis tri gefilojn, nome María Antonia (nobela akompanantino de la Reĝino Maria Viktoria dal Pozzo, edzino de la reĝo Amadeo la 1-a)[2], Gonzalo kaj Isabel.[3] Post la morto de sia unua edzino, la generalo edziĝis al Isabel Sarthou y Calvo,[4] kun kiu li havis unu filinon, nome Isabel Constanza.

Bibliografio redakti

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).
  • Azorín, Antonio Ros. ABC, 18-januaro-1947 (en Varios hombres y alguna mujer. Barcelona, 1962).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Liaj Cuentos estrambóticos y otros relatos estis eldonitaj en Barcelono: Laia, 1980, kun enkonduko de Eric Cassany.
  2. Carmen Gallardo. La Reina de las Lavanderas. El trágico destino de la reina María Victoria dal Pozzo, la esposa de Amadeo I de Saboya. La Esfera de los Libros, 2012. Paĝo 311. ISBN 9788499704647
  3. Boletín Olano
  4. Geneall

Eksteraj ligiloj redakti