Leŝana rozo

(Alidirektita el Rosa omeiensis)

Rosa sericea var. omeiensissilka rozo estas vario de la plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi ankaŭ havas la nomon leŝana rozo E-mej-ŝan-a rozo[1] ĉar ĝi estas malkovrinta an la montaro E-mej-ŝan.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
leŝana rozo aŭ silka rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo ’’ Rosa
Specio: R. lucieae
Rosa sericea var. omeiensis
(ROLFE) G.D.ROWLEY
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Habito kaj folio redakti

Rosa sericea var. omeiensis kreskas kiel vertikala arbusto kun kreskoalto de 1 ĝis 4 metroj. La maldikaj branĉoj ofte ne havas pikilojn. Se ekzistas pikiloj tiam ili sidas pare sub la folioj. La pikiloj estas ĉ. 7 mm longaj, rondaj kaj rektaj. Povas ankaŭ ekzisti dense starantaj rigidharoj.[2]

La alternesidantaj folioj estas inklude de la folitigo 3 ĝis 6 cm longaj kaj nepare plumaj kun plej ofte 9 ĝis 13, malofte ĝis 17[3] folietoj. La folirakio kaj la folitijo havas malmultajn pikilojn. La plumfolietoj estas 8 ĝis 30 mm longaj kaj 4 ĝis 10 mm larĝaj, oblongaj aŭ eliptaj kun rondigita aŭ iomete kojnforma bazo kaj kun ofte pintan apekson. La rando estas segildenta. La folietoj estas sur la malsupra flanko kalva aŭ lanuge haraj kaj povas esti glandoj; la supra surfaco estas kalvaj kaj havas konkavan mezan nervuron. La du stipuloj estas kunkreskintaj kun la folitigo.[2]

Blüte und Frucht redakti

La frua flortempo en Ĉinio estas de majo ĝis junio.[2] La floroj staras unuope ĉe la floliakseloj. Brakteoj mankas. La 6 ĝis 20 mm longa flortigo estas kalva. La apenaŭ odorantaj, duseksaj floroj havas diametron de 2,5 ĝis 3,5 cm kaj estas radisimetriaj kun duobla involukro. La kalva hipantio (Hypanthium) estas reverse ovoforma aŭ pirforma. Okulfrape Rosa omeiensis havas kvarnombraj floroj, dum la aliaj rozoj havas kvinnombraj. La kvar sepaloj estas lancetformaj kaj havas pintan aŭ longe vostsimilan apekson. La rando estas glata kaj la malsupra surfaco havas nur malmultajn harojn. La kvar blankaj petaloj estas renverse triangulaj ĝis ovformaj kaj jhavas rondigitan apekson. Ekzistas multajn stamenoj. La liberaj pistiloj estas pli mallongaj ol la stemenoj kaj vilharaj.[2]

La kava, flava petiolo estas 6 ĝis 20 mm longa, karneca kaj malvastiĝis ĝis la frukto. La maturaj hel- ĝis malhelruĝaj aŭ flavaj rozfruktoj havas diametron de 8 ĝis 15 mm kaj formon de renversita ovo aŭ de piro. Ili estas kalvaj aŭ lanuge haraj. Sur la frukto staras kvar spaloj vertikale. La rozfruktoj maturiĝas en Ĉinio de julio ĝis septembro.[2]

Disvastigejo redakti

Rosa sericea var. omeiensis estas disvastigita en la ĉinaj provincoj Gansuo, Gŭiĝoŭo , Hubejo, Ningŝjao, Ĉinghajo, Ŝenŝjio, Siĉŭano, Junano kaj la aŭtonomo regiono Tibeto. Ĝi kreskas tie en abiaroj, densejoj, veprejoj kaj je deklivaj en altoj de 700 ĝis 4000 metrojn.[2]

Sistematiko redakti

La unua priskribo okazis 1912 sub la nomo Rosa omeiensis fare de Robert Allen Rolfeen Botanical Magazine, volumo 138, tabulo 8471.[4] La nova engrupigo al Rosa sericea var. omeiensis (ROLFE) G.D.ROWLEY okazis 1959 fare de Gordon Douglas Rowley en Bulletin du Jardin botanique de l'État à Bruxelles, volumo 29, 3, p. 210.

La genro Rosa sericea estis diskutata kontroverse . Ekszemple en Flora of China 2003 la silka rozo (Rosa sericea LINDL.) estis memstara genro, tamen ofte ĝi troviĝis en literaturo kaj interreto kiel sinonimo de Rosa omeiensis. 2008 Wei et. al. povas montri ke ĝi estas vario de Rosa sericea var. omeiensis handelt.[3] Sinonimoj Rosa sericea var. omeiensis ROLFE estas: Rosa sericea subsp. omeiensis (ROLFE) A.V.ROBERTS, Rosa sericea f. aculeatoeglandulosa FOCKE, Rosa sericea f. inermieglandulosa FOCKE, Rosa sorbus H.LÉV., Rosa sericea f. glandulosa T.T.YU & T.C.KU, Rosa omeiensis f. paucijuga T.T.YU & T.C.KU,[2][3]

Rosa sericea var. omeiensis estas ekde 2008 vario de la specio Rosa sericea kaj apartenas al la sekcio Pimpinellifoliae el la subgenro Rosa en la genro Rosa.

Referencoj redakti

  1. Leŝana rozo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Gu Cuizhi, Kenneth R. Robertson: Rosa: Rosa omeiensis, S. 354 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8
  3. 3,0 3,1 3,2 Xiao-Mei Wei, Xin-Fen Gao, Li-Bing Zhang: A systematic study of Rosa sericea (Rosaceae) complex: Are R. omeiensis and R. sericea conspecific? In: Journal of Systematics and Evolution, Volume 46, Issue 6, 2008, S. 919–928.
  4. Rolfe 1912 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "FoCsericea" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Literaturo redakti

  • Gu Cuizhi, Kenneth R. Robertson: Rosa: Rosa omeiensis, S. 354 – textgleich online wie gedrucktes Werk, en: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (eld.): Flora of China, volumo 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8
  • Xiao-Mei Wei, Xin-Fen Gao, Li-Bing Zhang: A systematic study of Rosa sericea (Rosaceae) complex: Are R. omeiensis and R. sericea conspecific? en: Journal of Systematics and Evolution, volumo 46, Issue 6, 2008, p. 919–928. Volltext-PDF.
  • Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; Dorling Kindersley, Starnberg 2004, S. 361, ISBN 3-8310-0590-7.

Eksteraj ligiloj redakti