Rose, realnome Keren MELOUL (naskiĝis la  24-an de majo 1978(nun 1978-05-24) (45‑jara) en Nice, Francio), estas franca kantverkistino, komponistino kaj kantistino.

Rose
Bazaj informoj
Naskonomo Keren Meloul
Naskiĝo 24-an de majo 1978 (1978-05-24) (45-jaraĝa)
en Nico
Edz(in)o Bensé
Ĝenroj Muziko de varieteoj
Folko
Profesio kantistino, komponistino
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 2006 - nuntempo
Parencaj
temoj
Axelle Red
Retejo www.rose-lesite.fr
Persona informo
Naskonomo Keren Meloul
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Bensé
Okupo
Okupo kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.rose-lesite.fr
vdr

Biografio redakti

La pseŭdonomo de Rose devenas de la filmo The Rose de Mark Rydell, inspirita de la vivo de Janis Joplin.

Post studado de juro, ŝi estis instruistino dum du jaroj en lernejo Merkaz ohr Joseph en la 19-a arondismento de Parizo antaŭ ol lanĉiĝi en muzikan karieron.

Ŝi unue debutis per unuaj partoj de koncertoj de Alain Souchon en marto 2006 en Olympia kaj en junio 2006 en Le Zénith (Parizo), ankaŭ de Skye en Café de la Danse, Patxi en Européen, Jehro en Bataclan. Ŝi ankaŭ plenumis la unuajn partojn de koncertoj de Axelle Red en La cigale, Olivia Ruiz kaj The Servant dum iliaj turneoj fine de 2006 / komence de 2007.

Ŝi vere debutis en marto 2007 dum mallonga turneo, akompanita de grupo, kaj plenigis la spektaklejojn, tiom en provinco, kiom en Parizo, kie ŝi estis programita kiel solo-kantistino en Café de la Danse fine de majo kaj en La Cigale en oktobro 2007. Ŝi turneis kun sia grupo en Francio ekde septembro 2007.

Ŝia turneo daŭros ĝis fino de 2008, trapasante tra Olympia en Parizo en junio 2008, kun Bensé en la unua parto.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 2006: Rose ĉe Source (EMI / Virgin)
  1. La liste
  2. Saisons
  3. Sombre con
  4. Les jeux sont faits
  5. D'autres ailes
  6. Ciao bella
  7. J'ai
  8. À l'envers
  9. Je m'ennuie
  10. L'acide
  11. Rose
  12. Julien + Je sais plus

Unuopaĵoj redakti

  1. La liste
  2. Ciao bella (dediĉita al ŝia avo)
  3. Sombre con

Eksteraj ligiloj redakti