Axelle Red
belga kantisto
Fabienne DEMAL (15-a de februaro 1968), konata kiel Axelle Red estas flandra kantistino. Ŝi kantas kaj en la franca kaj en la nederlanda lingvoj.
Axelle Red | |
---|---|
Axelle Red en ĉokoladejo
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Fabienne Demal |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1962 (62-jaraĝa) en Haselto, Belgio |
Ĝenroj | Popmuziko |
Profesio | kantistino, tekstistino |
Aktivaj jaroj | 1993 – nuntempo |
Eldoninto | Virgin Records |
Parencaj temoj |
Rose (kantistino) |
Retejo | www.axelle-red.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Fabienne Demal |
Lingvoj | hispana • franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Vrije Universiteit Brussel |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.axelle-red.com |
Ŝi naskiĝis en Haselto kaj tie dum sia junaĝo sekvis dancolecionojn. Ŝiaj idoloj estis la sveda kantogrupo ABBA. Ŝi finstudis kiel advokato kaj kvankam ŝia unua disketo Little Girls ne iĝis furora, ŝi tamen estis pli allogita de la pasio de la patrino (pianistino), ol tiu de la patro (advokato).
De ŝia unua KD, Sans plus attendre, nur en Belgio 500.000 ekzempleroj vendiĝis (unikaĵo).
Konataj kantoj de Axelle Red estas inter alie:
- Sensualité (per tiu ĉi kanto ŝi ekfamiĝis en Francio)
- Je danse seule
- Je t'attends
En 1998 ŝi kun Youssou N'Dour kantis la oficialan himnon dum la malferma ceremonio de la Interkontinenta Futbala Konkurso en Parizo.