Rozhraní
Municipo Rozhraní situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 5 km sude de urbo Březová nad Svitavou ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Svitavy kaj Brno kaj fervoja linio Brno - Česká Třebová. Ĝi troviĝas en valo de rivero Svitava, inter montetoj Budina kaj Člup. Vivas ĉi tie 310 loĝantoj (2024).
Rozhraní | |||
germane Roßrain | |||
municipo | |||
Restoracio en Rozhraní
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rozhraní | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Svitava | ||
Situo | Rozhraní | ||
- alteco | 372 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 05″ N 16° 31′ 59″ O / 49.60139 °N, 16.53306 °O (mapo) | ||
Areo | 4,07 km² (407 ha) | ||
Loĝantaro | 310 (2024) | ||
Denseco | 76,17 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1950 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 03 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578681 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rozhraní (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.rozhrani.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stvolová, Brněnec, Chrastavec, Letovice kaj Študlov.
Historio
redaktiLa komunumo Rozhraní ekestis per kunligo de ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Bradlné, Rozhraní kaj Vilémov en la jaro 1950. Vilaĝo Bradlné verŝajne ekzistis jam ĉirkaŭ la jaro 1200 kaj Vilémov estas atestita de la jaro 1409. Ĉiuj tri vilaĝoj estas desegnitaj sur mapo de Moravio de Müller el la jaro 1716 (Brallin, Rosrain, Willimow).
En la jaro 1839 ekestis en Rozhraní paperfabriko, sed en la jaro 1868 jam en ĝi estis ŝpinejo. Poste estis ĉi tie konstruitaj ankoraŭ tri fabrikoj, kiuj prezentis al homoj en tiu ĉi malriĉa regiono pluajn eblojn por labori. Nun el tiuj fabrikoj staras nur du.
Dum la Dua Mondmilito estis Rozhraní parto de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Malgraŭ antaŭ la milito ĝi estis preskaŭ en centro de Moravio en linio nordo-sudo, dum la milito limo de Sudetio estis unu km de ĝi.
Per ŝanĝo de ŝtat-administra organizo en la jaro 1960 la vilaĝo estis vicigita en Orientbohemian regionon kaj nun ĝi estas komunumo de la regiono Pardubice.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 632 |
1880 | 673 |
1890 | 722 |
1900 | 791 |
1910 | 779 |
1921 | 701 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 761 |
1950 | 603 |
1961 | 607 |
1970 | 517 |
1980 | 430 |
1991 | 356 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 356 |
2014 | 337 |
2016 | 319 |
2017 | 320 |
2018 | 318 |
2019 | 328 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 318 |
2021 | 308 |
2022 | 319 |
2023 | 312 |
2024 | 310 |