Rozivka
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rozivka (Polohivskij rajon) kaj Rozivka (stacidomo). |
Rozivka, ukraine Розівка, hungare Ketergény [ketergEnj] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, al municipo de Holmok.
Rozivka | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89423 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 35′ N, 22° 17′ O (mapo)48.57916666666722.276111111111Koordinatoj: 48° 35′ N, 22° 17′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,657 km² (16 5.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj
redakti- 48° 34′ 45″ N 22° 16′ 34″ O / 48.57917 °N, 22.27611 °O (mapo)
- Areo: 2 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 1340
- Poŝtkodo: 89423
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: AO
Situo
redaktiRozivka situas sur ebenaĵo laŭ fervoja linio kaj ĉefvojo Ĉop-Uĵhorodo. La lasta troviĝas je 6 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1422 laŭ tiama hungara ortografio "Kethergen". Ĝis Traktato de Trianon Ketergény apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la alveninta Ruĝa Armeo neniun portis al gulago. Ekde 1945 Rozirka apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 vivis tie 1348 homoj (ukrainoj 79 %, hungaroj 17 %).