Rudolf Diener Dénes
Rudolf Diener Dénes [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diener Dénes Rudolf estis hungara pentristo. Lia familia nomvarianto estis Diener-Dénes, lia persona nomvarianto estis Rezső [reĵO].
Rudolf Diener Dénes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Diener Rudolf |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1889 en Nyíregyháza |
Morto | 3-an de aŭgusto 1956 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Rudolf Diener Dénes [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1889 en Nyíregyháza, li mortis la 3-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRudolf Diener Dénes lernis diversajn metiojn en sia naskiĝurbo, poste en 1909 li venis al Budapeŝto. Li studis en vespera kurso de Reĝa Industriarta Lernejo (tage li laboris), poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1910-1913), fine li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Ferenczy kaj Henrik Pap. Li studvojaĝis al Vieno en 1916, poste li lernis laŭvice en privataj lernejoj de Béla Iványi-Grünwald kaj József Rippl-Rónai. En 1919 li pentradis en Artistkolonio (Kecskemét). Inter 1924 kaj 1931 li vivis en Parizo. En 1944 li estis deportita, sed li rifuĝis kaj kaŝiĝis. En 1946 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Li ricevis premiojn inter 1934-1952. Li edziĝis kun hungarino en Parizo en 1929, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis.
El solaj ekspozicioj
redakti- 1924, 1931, 1934, 1937, 1942, 1948, 1968 Budapeŝto
- 1925, 2003 Parizo
- 1982 Szentendre
- 1989 Kaposvár
El grupaj ekspozicioj
redakti- 1910, 1915, 1917-1918, 1920, 1922, 1924-1925, 1929-1957, 1960, 1964-1965, 1968, 1996 Budapeŝto
- 1936 Vieno
- 1948 Londono
- 1951-1953, 1956, 1963, 1968 Szentendre
- 1968 Kecskemét
- 1969, 1997 Nyíregyháza
- 1973 Pécs
- 1996 Zalaegerszeg
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Önarckép (1920)
- Szentendre (1932-1933)
- Szentendrei utca (1938)
- Kislány virággal (1941)
- Csendélet
- Kilátás a Dunára
- Budai táj
Memorigiloj
redakti- memordomo kun ekspozicio en Toulouse
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-01 per la retarkivo Wayback Machine