Rudolfstetten-Friedlisberg

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rudolfstetten)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rudolfstetten (stacidomo) kaj Rudolfstetten Hofacker (stacidomo).

Rudolfstetten-Friedlisberg estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4097 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ĝis 1953 la komunumo nomiĝis nur Rudolfstetten.

Rudolfstetten-Friedlisberg
Blazono de Rudolfstetten-Friedlisberg
Komunuma domo de Rudolfstetten-Friedlisberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 22′ 10″ N 8° 22′ 55″ O / 47.36944 °N, 8.38194 °O / 47.36944; 8.38194 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 10″ N 8° 22′ 55″ O / 47.36944 °N, 8.38194 °O / 47.36944; 8.38194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4097
Areo 4,90 km²
Alteco 494 m super marnivelo
Poŝtkodo 8964
Komunumkodo 4075
Mapo de Rudolfstetten-Friedlisberg
vdr

Geografio redakti

Rudolfstetten-Friedlisberg situas sur la kulmino de la Mutschellen-Pasejo inter Dietikon kaj Bremgarten ĉe la limo al Kantono Zuriko. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Rudolfstetten, kiu situas en valo norde de la Mutscheln-pasejkulmino kaj kiun trafluas la rivereto Rummelbach, kaj Friedlisberg, kiu situas sudoriente de la komunumo sur altebenaĵo je 601 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rudolfstetten-Friedlisberg limas en nordo al Bergdietikon, en oriento al Urdorf, en sudoriento al Birmensdorf, en sudo al Berikon, kaj en okcidento al Widen.

Trafiko redakti

Tra Rudolfstetten pasas la Dietikon-Bremgarten-Fervojo, kiu disponas pri du haltejoj sur al komunuma teritorio, nome Rudolfstetten kaj Rudolfstetten Hofacker.

La Mutschellen-pasejvojo estas grava kantona ĉefvojo, kiu pasas tra la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 troviĝas apud Urdorf en distanco de proksimume 4 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rudolfstetten datiĝas el la jaro 1190 kiel Rudolfstettin en bieninvetaro de la Monaĥejo Engelberg.

En mezepoko Rudolfstetten apartenis al la Habsburgoj, ĝis en la jaro 1415 Argovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. Rudolfstetten tiam estis atribuita al la voktejo Dietikon de la Grafejo Baden, kiu estis komune regita teritorio de la Ĵurkomunumo. Post la kontruo de veturebla vojo trans la Mutschellen-Pasejo la urbo Bremgarten akiris la malaltan jurisdikcion pri Rudolfstetten kaj kreis voktejon, al kiu krom Rudolfstetten apartenis ankaŭ Friedlisberg.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Rudolfstetten apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo en la Kantonon Argovio, Rudolfstetten fariĝis parto de la hodiaŭa argovia distrikto Bremgarten.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti