Sándor Benedek

hungara kalvinana pastro

Sándor Benedek [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benedek Sándor estis hungara kalvinana pastro, teologo, akademia instruisto.

Sándor Benedek
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1904(nun 1904-04-03)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Felsőőr
Morto la 24-an de januaro 1983
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kalvinana pastro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Benedek[1] naskiĝis la  3-an de aprilo 1904(nun 1904-04-03) en Felsőőr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oberwart en Aŭstrio), li mortis la 24-an de januaro 1983 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Sándor Benedek frekventis gimnaziojn en sia naskiĝloko kaj Pápa, poste en la lasta urbo li studis teologion (1923–1925 kaj 1927), ankaŭ en Vieno (1925–1926), Marburg (1926) kaj Bazelo (1926–1927). Li akiris pastoran diplomon en Pápa en 1927, post du jaroj en pli alta grado, fine li oficiale pastriĝis en 1931. Jam inter 1927–1930 li estis subpastro en Erdőcsokonya, poste pastro en Magyaratád (1931–1938). Intertempe li doktoriĝis el teologio en 1933 en Scienca Universitato István Tisza. Inter 1938–1953 li instruis en akademio de Pápa, sed ekde 1944 li estis ankaŭ akademiestro, poste pro ĉeso de la akademio li estis pastro ĝis la pensiuliĝo en 1966 en Nagydorog. Kiel pensiulo li helpis laboron de la kalvinana biblioteko ĝis sia morto. Lia edzino naskis samnoman filon en 1942.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Tóth Ferenc gyakorlati teológiája. (disertaĵo, 1933)
  • A jövő egyháza és annak szolgálata. (1946)
  • A magyarországi református agendairodalom a reformáció első három századában. (1971)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti