Nagydorog
Ne miskomprenu kun urbo Dorog!
Nagydorog [nadjdorog] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 41 km²
- Loĝantaro: 2800
- Poŝtkodo: 7044
- Telefonprefikso: 75
Geografio
redaktiNagydorog situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szekszárd-Székesfehérvár, laŭ fervojo Sárbogárd-Bátaszék. Paks troviĝas je 18 km-oj.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio devenis el 1397. Dum la mezepoko la bienoj apartenis al Simontornya. Dum dominado de turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1883 la fervojo ekfunkciis.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵoj estas preĝejoj romkatolika el 1934 kaj kalvinana el 1774, akvoturo el 1891, Kastelo de Nagydorog el 1892 (nun estas lernejo), fine muzeo pri ĉapeloj.
Famuloj
redaktiEn Nagydorog naskiĝis:
- aktoroj Vilma Bánky kaj Mária Bajcsay
- kalvinana episkopo Mihály Benedek
- reĝisoro Viktor Bánky.