Distrikto Paks
La Distrikto Paks [pakŝ] (hungare Paksi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna. Ĝi situas laŭ Danubo en la nordorienta parto de la departemento.
La distrikta ĉefurbo estas Paks, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 12 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 836,00 km², kie loĝas 49 610 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. En Paks funkcias la unusola hungara atomcentralo.
HistorioRedakti
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝia nomo estis „Distrikto Dunaföldvár”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
KomunumojRedakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Paks
- alia urbo: Dunaföldvár
- grandvilaĝo: Nagydorog, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bikács, Kajdacs, Pálfa kaj Sárszentlőrinc
- vilaĝoj:
- Bölcske, kiu administras ankaŭ vilaĝon Madocsa
- Dunaszentgyörgy, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gerjen kaj Németkér
- Pusztahencse, kiu administras ankaŭ vilaĝon Györköny
- Tengelic
FontojRedakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio