Sándor Bognár

hungara agronomo

Sándor Bognár [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bognár Sándor estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Sándor Bognár
Sándor Bognár
Sándor Bognár
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1921 (1921-01-25)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 2011 (2011-03-30) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto
vdr

Sándor Bognár[1] naskiĝis la  25-an de januaro 1921(nun 1921-01-25) en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Bognár maturiĝis en agrikultura mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1939, poste li akiris agronomian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József. Post la diplomo li estis asistanto en Agrarscienca Universitato ĝis 1948, poste li laboris en instituto ĝis 1960, pli poste li estis katedrestro ĝis 1982, dum li estis docento (1961–1965), profesoro (1965-1982) en Ĝardenkultura Universitato. Intertempe li doktoriĝis en 2 universitatoj (1958, 1961), krome li kandidatiĝis (CSc) en 1960, li doktoriĝis (DSc) en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li specialiĝis pri protektado de kreskaĵoj kontraŭ la insektoj. Li edziĝis en 1945, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1948 kaj 1954. Li ricevis premiojn inter 1976-1997.

Elektitaj libroj aŭ ĉapitroj redakti

  • Ökológiai megfigyelések és védekezési kísérletek pattanóbogár-lárvákkal (Col. Elateridae) kapcsolatban. (kunaŭtoro, 1958)
  • A szőlő károsítói: Állati kártevők. (kunaŭtoro, 1966)
  • Növényvédelmi állattan. (studenta lernolibro, premiita, kunaŭtoro, 1974, 2-a eldono 1979)
  • Kertészek növényvédelmi zsebkönyve. (premiita, 1983)
  • Ízeltlábúak–Arthropoda. Rákok. (kunaŭtoro, 1988)
  • Atkák – Acariformes. (kunaŭtoro, 1996)

Fontoj redakti

Referencoj redakti