Sándor Egerszegi [ŝAndor egersegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egerszegi Sándor estis hungara agronomo.

Sándor Egerszegi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1920 (1920-12-13)
en Patalom
Morto 29-an de decembro 1974 (1974-12-29) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo • kemiisto
vdr

Sándor Egerszegi [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1920 en Patalom, li mortis la 29-an de decembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Egerszegi akiris pedagogian diplometon en Pécs en 1940, poste li instruis 2 jarojn en Kecskemét. Li akiris plian diplometon en Gyoma en 1942, poste li estis soldato 2 jarojn. En 1945 li abiturientis en agrikultura mezlernejo en Csurgó. Li akiris agrikulturan diplomon en 1948 fakultato en Keszthely. Ekde la sekva jaro ĝismorte li laboris en grunda kaj agrokemia esplora instituto, kie li okupiĝis pri la sablogrundoj. En 1959 li doktoriĝis en altlernejo en Budapeŝto, en 1963 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li vizitis la dezertojn en Israelo kaj Egipto, en 1967 en Usono. Li ricevis premion Kossuth en 1956, pli frue 2 aliajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Mezővédő erdősáv talajvédelmi szerepe a vízerózió leküzdésében. – A szélerózió – defláció – leküzdése erdősávrendszerrel. (1951)
  • A homok javítása és hasznosítása (1957)
  • A homoktalajok mély termőterének kialakítása (1960) - kandidatiĝa disertaĵo
  • A homoktalajok agrotechnikájának és javításának módjai (1964)

Fontoj redakti