Sándor Kozina [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozina Sándor estis hungara pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis felsőpulai.

Sándor Kozina
Memportreto de Sándor Kozina en 1832
Memportreto de Sándor Kozina en 1832
Persona informo
Naskonomo Kozina Sándor
Naskiĝo 13-an de marto 1808 (1808-03-13)
en Felsőság
Morto la 6-an de septembro 1873
en Hungario Felsőpulya (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Miklós Barabás (pentristo), Rezső Burghardt kaj Sándor Kozina en Venecio en 1834 (kvazaŭ memportreto kun amikoj)

Sándor Kozina [1] naskiĝis la 13-an de marto 1808 en Felsőság (nun Simaság), li mortis la 6-an de septembro 1873 en Felsőpulya (Hungara reĝlando, nuntempa Oberpullendorf en Aŭstrio).

Biografio redakti

Sándor Kozina studis en Reĝa Universitato de Pest, poste en la sama urbo li lernis pentroarton de József Pesky. Li daŭris la lernadon en Akademio de Belartoj de Vieno (1826) de Johann Peter Krafft, poste en Parizo, fine en Romo helpe de stipendio (1829–1934). Li hejmenvenis en 1834, li pentradis komence en Buda, poste en Pest (urbo), Felsőpulya (1844–1849), fine en aliaj lokoj, eĉ en Rusa Imperio (1841-1844), Parizo kaj Londono (1851). Ekde 1857 li restis en Hungarlando. Plej ofte li pentradis portretojn, pli malofte pejzaĝojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

Fontoj redakti