Sándor Reisenbüchler

Sándor Reisenbüchler [ŝAndor rejzenbuĥler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reisenbüchler Sándor estis hungara reĝisoro pri animacioj. Lia samnoma filo estis aktoro.

Sándor Reisenbüchler
Sándor Reisenbüchler kun serpentisto en 1992
Sándor Reisenbüchler kun serpentisto en 1992
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1935 (1935-02-16)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aprilo 2004 (2004-04-01) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Infano Sándor Reisenbüchler
Okupo
Okupo filmreĝisoro • reĝisoro de movbildofarado • animaciisto
vdr

Sándor Reisenbüchler[1][2] naskiĝis la 16-an de februaro 1935 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Reisenbüchler akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1964. Lia ĉefinstruisto estis János Herskó. Post la diplomo li aliĝis al la animacia filma produktejo, kie li restis ĝis la emeritiĝo. Inter 1965 kaj 2002 li kreis 15 animaciojn. Ili estis faritaj plejparte el kolaĝoj. Li ricevis premion Kossuth en 1993, inter 1969-1997 ankaŭ aliajn hungarajn premiojn. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis post 3 jaroj.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (ĉiuj mallongaj filmoj, elekto) redakti

  • A Nap és a Hold elrablása (1968) - ankaŭ scenaristo
  • Barbárok ideje (1971) - ankaŭ scenaristo
  • Pánik (1983)
  • Ecotopia (1995)
  • A fény pillanata (2002)

Liaj scenarlibroj (ĉiuj mallongaj filmoj, elekto) redakti

  • Az 1812-es év (1973) - ankaŭ reĝisoro
  • Zöld imtelmek mindennapra (1992) - ankaŭ reĝisoro

Fontoj redakti

Referencoj redakti