Sándor Szlatinay [ŝAndor slatinai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szlatinay Sándor estis hungara komponisto, reĝisoro, dentisto. Lia nobela antaŭnomo estis szlatinai, lia kompleta origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Ledniczer Dezső Sándor [lednicer deĵO].

Sándor Szlatinay
Persona informo
Naskonomo Ledniczer Dezső Sándor
Naskiĝo la  25-an de decembro 1899(nun 1899-12-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de oktobro 1980
en Germanio (Germanio)
Okupo
Okupo komponistofilmreĝisoroscenaristomuzikisto • reĝisoro
Verkoj Passion plays in Mikófalva
vdr

Sándor Ledniczer [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1899 en Lugos, Hungara reĝlando (nuntempa Lugoj en Rumanio), li mortis la 22-an de oktobro 1980 en Germanio.

Biografio redakti

Sándor Szlatinay devenis el juda familio. Li frekventis armean akademion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li eklaboris kiel dentisto, sed li ankaŭ komponadis operetojn kaj li studis en la Muzikakademio. En la fruaj 1930-aj jaroj li laboris en Aŭstrio apud Pál Fejős. En 1934 li hejmenvenis kaj li estis sukcesa komponisto de hungaraj filmoj ĝis 1942, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne havis eblecojn. En 1945 li migris al Germanio (baldaŭa Okcidenta Germanio), kie li estis same komponisto kaj reĝisoro.

Li havis edzinon ekde 1927, filinon ekde 1928.

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • A koldusgróf (1922, skeĉo)
  • Az új rokon (1934)
  • Bercsényi huszárok (1939, ankaŭ reĝisoro)
  • Szüts Mara házassága (1941)
  • Három ember a hóban (1955)
  • Mikófalvi Passiójátékok

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Hetenként egyszer láthatom (1937)
  • Sok hűhó Emmiért (1940)
  • Il capitano degli Ussari (1940; itala versio en Romo pri la menciita Bercsényi huszárok)
  • Boldoggá teszlek (1949)

Fontoj redakti