Malfermi la ĉefan menuon

Sándor Zicherman [ŝAndor ziĥerman], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun plena nomo Zicherman Sándor Róbert, ruse-cirile Шандор Зихерман estis hungara pentristo, skulptisto, grafikisto, medalisto.

Sándor Zicherman
Sándor Zicherman en 2011
Sándor Zicherman en 2011
Persona informo
Naskiĝo la 6-an de aprilo 1935(nun 1935-04-06)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio pentristo
TTT
Retejo http://www.zicherman.eu/
Information icon.svg
vdr

Sándor Zicherman [1], [2] naskiĝis la 6-an de aprilo 1935 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio, nuntempe Uĵhorodo en Ukrainio).

BiografioRedakti

Sándor Zicherman apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li komencis pentradi amatore en 1952, kiam li ekkonis pentraĵojn de József Boksay. De 1953 ĝis 1956 li servis en la sovetia armeo. En 1957 li jam ekspoziciis en sia naskiĝurbo. Li studis unue en Industriarta Altlernejo en Lvivo, poste en simila lernejo en Sanktpeterburgo. Li akiris diplomon en 1964, poste li ricevis ŝtatajn mendojn pri freskoj, mozaikoj, reliefoj, gobelinoj en Permjo. Inter 1969 kaj 1972 li faris similajn laborojn en pluraj urboj de Sovetunio, eĉ en Moskvo. En 1972 li ricevis inviton al Toljatti por aranĝi la kulturan vivon. Li fondis artan lernejon, muzeon, artan societon, ktp. Li daŭre kreis plurajn artaĵojn en Sovetunio. En 1989 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li daŭre kreas artaĵojn.

El solaj ekspoziciojRedakti

  • Berehove (1971, 1988)
  • Toljatti (1975, 1981)
  • Budapeŝto (1990, 1997, 2001)
  • Bruselo (1991)
  • Kievo (2008)
  • Lvivo (2010)

El kolektivaj ekspoziciojRedakti

  • Uĵhorodo (1957)
  • Permjo (1967, 1971, 1978)
  • Moskvo (1970, 1975, 1982)
  • Kievo (1974)
  • Budapeŝto (1977, 1999)
  • Toljatti (1987)
  • Colorado Springs (2007)

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Üzbég zenészek
  • Víz mellett
  • Kazlak
  • Falu széle

FontojRedakti

ReferencojRedakti