Sânmiclăuș (Șona)

Sânmiclăuș - jen rumane, prononco [senmikleŭŝ], hungare Bethlenszentmiklós, germane Betelsdorf - estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Blaj. Ĝiaj rumana kaj hungara nomoj aludas al Sankta Nikolao. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șona (hungare Szépmező, germane Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo"). Ĝi estas parto de la regiono Transsilvanio kaj de la distrikto Alba.

Sânmiclăuș
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Alba
Alinome Bethlenszentmiklós hungare, Betelsdorf germane
Komunumo Șona (Alba)
Iama hungara departemento Kis-Küküllő
Situo 46° 15′ N, 24° 3′ O (mapo)46.24666666666724.056388888889Koordinatoj: 46° 15′ N, 24° 3′ O (mapo)
Sânmiclăuș (Șona) (Rumanio)
Sânmiclăuș (Șona) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 270 m
Poŝtkodo 517761
Loĝantaro 1 451 (en 2002, 1 287 en 2021)
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1 522 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 462 (rumanoj, 62 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 1 287 loĝantoj.

Historio redakti

 
la nun ruina gastejo aŭ kastelo Bethlen de 1683

Ĝia unua mencio skriba estas el 1309. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis vilaĝo de la transilvaniaj saksoj. En la vilaĝo estas la gastejo Alexius kaj Georgius Bethlen, konstruaĵo tipa por la malfrua renesanco de Transilvanio kaj fakte nominda kastelo. Ĝi estis konstruita inter 1668 kaj 1683 laŭ planoj de Miklós Bethlen (Nikolaus Bethlen), kiu studis arĥitekturon en Utreĥto kaj Leiden (Nederlando). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti