Ĝermolisto de rumanaj esperantistoj
CRedakti
Speranța-Eugenia CorâciuRedakti
Speranța-Eugenia CORÂCIU (1937–2002) estis delegito kaj fakdelegito en Turda, Rumanio; mortis komence de 2002.
FRedakti
Petro FiruRedakti
Petro FIRU, pseŭdonimo de Henriko RABINOVICI, rumano, arkitekto. Naskita je la 10-a de julio 1907 en București. Esperantisto de 1924. Liaj tradukoj el la rumana literaturo aperis en diversaj Esperanto-gazetoj (1928–1932); en kunlaboro kun Pragano aperis de li en libroformo: Rumana Bonhumoro, 1932. Verkis la unuan rumanan-Esperantan vortaron, 1932. EdE-F
Marta FrolloRedakti
Marta FROLLO, rumanino. Mortis kiel monaĥino. E-isto de 1889, kiam verkis vortareton, la unuan rumanan E-presaĵon.
KRedakti
Saul KimelRedakti
Saul KIMEL (1875-1930) estis rumana esperantisto kaj kuracisto. Esperantistiĝis en 1907. Kunfondinto de RES, gvidis la unuan publikan kurson en București, 1907, verkis la unuan rumanan lernolibron, 1908.
MRedakti
George MahaluRedakti
George MAHALU esperantistiĝis en 1971. Fondinto de A.S.T.R.O.(asocio de sindikataj tutmondaj rondoj kaj organizoj) en Kineskopa Entrepreno București kaj la unua prezidanto de ESPEMONT (esperanto-turismo rondo) en 1985 București kaj Ploiești. Militanto por esperantistaj rajtoj antaŭ 1989.
SRedakti
George SavopolRedakti
George SAVOPOL estis rumana armea kapitano kaj esperantisto. Li mortis en 1916 kadre de la Unua Mondmilito, okaze de pulveja eksplodo en Bukareŝto. Esperantisto ekde 1906, li laboris multe por Esperanto kaj interalie estis vicprezidanto de Rumana Esperanto-Societo.
TRedakti
Miĥaelo TimușRedakti
Miĥaelo TIMUȘ, rumano, instr. Esperantistiĝis en 1907. Kunlaboris je la organizo de l' unua E-kongreso en R. Fond. de la Societo de la R. Instruistoj E-istaj „Homaro“. Kunlaboris ĉe multaj E-gazetoj.
Rodica Anișoara TodorRedakti
Rodica Anișoara TODOR (naskiĝinta la 13-an de majo 1948) estas rumana psikologino kaj esperantistino vivanta en Braşov. Membro de SAT, ŝi interalie estris la organizan komitaton de la 83-a SAT-Kongreso 2010. Almenaŭ de 2012 ĝis nun ŝi estas prezidantino de IFEF.
Eksteraj ligiloj
Mihai TrifoiRedakti
Mihai TRIFOI (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1944) estas rumana esperantisto. Membro de SAT, li interalie kontribuis en la tema programo de la 83-a SAT-Kongreso 2010.
Alexandre TeodorescuRedakti
Alexandre Pr. TEODORESCU (teodoresku) estis rumana advokato kaj esperantisto, kiu mortis kiel soldato en 1916 kadre de la Unua Mondmilito. Esperantisto ekde 1907, estis daŭriginto de la laboro de Gabrielo Robin ĝis la komenciĝo de la mondmilito.
VRedakti
Marian VochinRedakti
Marian VOCHIN (naskiĝis la 7-an de junio 1950) estas rumana esperantisto. Li lernis Esperanton en 1967, loĝas en Bukareŝto kaj tie funkcias kiel vicdelegito de UEA.