Max Havelaar (libro)

libro far Multatuli
(Alidirektita el Saïdjah kaj Adinda)

Max Havelaar, aŭ De koffieveilingen der Nederlandse Handelmaatschappij (La kafaŭkcioj de la Nederlanda Komerckompanio) (ankaŭ nomata la Max Havelaar) estas libro de Eduard Douwes Dekker, pseŭdonimo Multatuli, verkita en 1859 en Bruselo Belgio. Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj el la nederlandlingva literaturo. Max Havelaar ankaŭ estas la nomo de la ĉefrolulo en la libro. La libro estis en 1976 filmita Max Havelaar (filmo).

Max Havelaar
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduard Douwes Dekker
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 1860
Ĝenro politika romano • double novel
vdr
La frontpaĝo de la 9-a eldono de Max Havelaar

Saidjah kaj Adinda redakti

Saidjah kaj Adinda estas ĉapitro en la libro Max Havelaar de Multatuli.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto okazas dum la regado de Nederlando en Nederlanda-Hindio. Tie vivis, en Lebako sur Javo, Saidjah kaj Adinda. Ili estis de iliaj patroj reciproke geedzigotaj. La rakonto komenciĝas kiam Saidjah estas proksimume sepjaraĝa. La bubalo de lia patro estis forprenita de la distriktestro. Du jarojn pliposte la samo okazis kun la dua bubalo. La sekva bubalo ne estis tiel bone kiel ĝiaj antaŭuloj, sed tamen savis la vivon de Saidjah per mortigo de tigro. La patro de Saidjah fuĝis post kiam la bubalo estis buĉata ĉar li timas esti punata ĉar li ne plu havis enspezojn kaj ne povis pagi la farmsumon. Saidjah tiam estis dekkvin jaraĝa. Li decidi trovi laboron en Batavio. Unue li iris al Adinda, sia estonta edzino, por adiaŭi ŝin. Ili interkonsentis por post tridekses luncikloj revidi unu la alian sub specifa arbo. Kiam li alvenis en Batavio li tuj dungiĝis kiel servisto kaj alkutimiĝis je la riĉeco tie. Post tridekses luncikloj li foriris kun tridek hispanaj dolaroj, sufiĉe por aĉeti tri bubalojn por Adinda. Survoje hejmen li nur pensis pri Adinda kaj ne aŭskultis al tio kion oni rakontis lin. Tiel li ne aŭdis ke la nova distriktestro estis multe pli milda kaj ke multe ŝanĝiĝis en sia loĝloko. Kiam li dumnokte atingis la arbon li ne trovis Adindan, sed restis tie por atendi ŝin. La sekvan tagon li ankaŭ atendis, sed Adinda ne venis. Finfine li forkuris al la vilaĝo kaj ekserĉis sed ne trovis ŝin eĉ ne la domon de ŝi. Li ankaŭ ne trovis sian propran familion. Saidjah ne bone aŭskultis al tio kion oni diris: pri lia patro kiu fuĝis kaj mortis en la prizono, pri lia patrino kiu mortis pro ĉagreno kaj pri Adinda kiu fuĝis kun la patro al loko kie ribelantoj venis. Finfine li freneze ekridegis kaj maljuna virino kunprenis lin al sia domo. Kiam li iom resaniĝis li foriris al la ribelantoj kaj aliĝis por trovi Adindan. Je iu tago li iris tra vilaĝo de ribelantoj kiun la nederlanda armeo forbrulis. Li trovis la kadavron de la patro de Adinda kaj iom pliposte ankaŭ la nudan abomene turmentitan kadavron de Adinda. Senespere malfeliĉega li tiam ĵetis sin en la bajonetoj de la soldatoj kaj mortis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.