Eduard Douwes Dekker

(Alidirektita el Multatuli)

Multatuli, pseŭdonimo de Eduard DOUWES DEKKER (naskiĝis la 2-an de marto, 1820, mortis la 19-an de februaro 1887), estis nederlanda verkisto.

Eduard Douwes Dekker
nederlanda verkisto
nederlanda verkisto
Personaj informoj
Naskiĝo 2-an de marto 1820 (1820-03-02)
en Amsterdamo
Morto 19-an de februaro 1887 (1887-02-19) (66-jara)
en Ingelheim
Lingvokapablo nederlanda lingvo
Familianoj
Edz(in)o Everdine Hubertine van Wijnbergen
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

VivoRedakti

Eduard DOUWES DEKKER naskiĝis en Amsterdamo, Korsjespoortsteeg 20, kie nun situas la Multatuli-Muzeo. Kiam li havis 19 jarojn li iris al Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio, kie li dum 17 jaroj okupis diversajn postenojn, ĝis en januaro 1857 okazis la konflikto kun la kolonia registaro pri la misfaroj en la residentejo Lebak (Javo). Li maldungiĝis.

Ekde 1859, denove en Nederlando, li ekuzis la kaŝnomon Multatuli (Latine: mi multe suferis) kaj verkis sian plejgravan romanon Max Havelaar (1860) en Bruselo, kun du pledoj: sia reakcepto en la kolonia registaro kaj plibonigo de traktado de la indoneziaj indiĝenoj.

La romano havis efikon en la nederlanda socio, sed ne liveris la rezulton kiun li atendis: oni ne redungis lin, sed la verko estis aklamita kiel impona literaturaĵo: ĝi estis bunta muntaĵo de diverspecaj formoj.

Seniluziita restis al li nur la verkista profesio. Li estis bonega oratoro kaj vere revigligis la stagnitan nederlandan lingvon, tamen li ne ŝatis esti verkisto, ĉar al li ĝenis ke oni laŭdis lin pro lia lingvouzo, kaj preteriris al la enhavo.

Kvazaŭa daŭrigo al la Havelaar estis la belega Amleteroj (1861), sed lia ĉefa verko estis lia Ideoj, aperinta entute en sep kolektoj (1862-1877) kaj entenanta interalie la brilan satiran Bildungsroman Woutertje Pieterse. Li ankaŭ verkis diversajn broŝurojn kaj teatraĵojn: De Bruid Daarboven (1864), Vorstenschool (1872) kaj Aleid (1876, nekompletigita).

La rilato kun lia edzino Tine VAN WIJNBERGEN kaj liaj du infanoj malboniĝis, kaj post la morto de lia edzino en 1874 li nur tre malmulte verkis.

En 1875 li edziĝis kun Mimi HAMMINCK SCHEPEL kaj retiriĝis en Germanio, unue en Wiesbaden, poste en Nieder-Ingelheim, kie li la 19-an de februaro 1887 mortis. Li estis la unua nederlandano kiu estis kremaciita.

Listo de verkojRedakti

  • Brief aan A.C. Kruseman (Letero al A.C. Kruseman, 1851, publikigita: 1996)
  • Geloofsbelijdenis (Kredkonfeso, 1859)
  • Max Havelaar (Max Havelaar, 1860)
  • Max Havelaar aan Multatuli (Max Havelaar al Multatuli, 1860)
  • Het Gebed van den Onwetende (La Prego de l' Nescianto, 1861)
  • Wys My de Plaats waar Ik Gezaaid Heb (1861)
  • Minnebrieven (Amleteroj, 1861)
  • Over Vrije Arbeid in Nederlands-Indië (Pri Libera Laboro en Nederlanda Hindio, 1862)
  • Ideën, Eerste Bundel (Ideoj, Unua Kolekto, 1862, enhavas i.a. la romanon Woutertje Pieterse)
  • Japanse Gesprekken (Japanaj Konversacioj, 1862)
  • De School des Levens (1863)
  • De Bruid Daarboven (1864)
  • Ideën, Tweede Bundel (Ideoj, Dua Kolekto, 1865)
  • De Zegen Gods door Waterloo (1865)
  • Een en Ander over Pruisen en Nederland (1867)
  • De Maatschappij tot Nut van den Javaan (1869)
  • Causeriën (1870)
  • Divagatiën over Zeker Soort van Liberalismus (1870)
  • Nog Eens: Over Vrije Arbeid in Nederlands-Indië (1870)
  • Ideën, Derde Bundel (Ideoj, Tria Kolekto, 1871)
  • Duizend-en-Enige Hoofdstukken over Specialiteiten (Mil kaj Kelkaj Ĉapitroj pri Specialistoj, 1871)
  • Vorstenschool (1872)
  • Ideën, Vierde Bundel (Ideoj, Kvara Kolekto, 1872)
  • Millioenenstudiën (1873)
  • Ideën, Vijfde Bundel (Ideoj, Kvina Kolekto, 1873)
  • Ideën, Zesde Bundel (Ideoj, Sesa Kolekto, 1873)
  • Aleid (1876, publikigita: 1891)
  • Ideën, Zevende Bundel (Ideoj, Sepa Kolekto, 1877)

En Esperanto aperisRedakti

 
Naŭ historioj pri l' aŭtoritato, eldono de 1909.

Traduko de Gerrit Berveling pri granda parto de Max Havelaar perdiĝis.

Eksteraj ligilojRedakti

Multaj informoj, i.e. tradukoj el diversaj verkoj de Multatuli, plivasta biografio kaj kompleta Esperanto-verkaro troviĝas sur la Paĝo de Dekerido.

ReferencojRedakti

  1. Aperis en Flandra Esperantisto, nov. 1931, p. 75.