LIEM Tjong Hie (naskiĝis la 15-an de januaro 1906 en Semarang, Javo, mortis en aprilo 1991) estis javana esperantisto kaj universitata docento ĉe Universitas 17 Agustus 1945 en Semarang.[2]

Liem Tjong Hie
Persona informo
Naskonomo Liem Tjong Hie
Aliaj nomoj Hie Kiguj, Rimba Djohar[1]
Naskiĝo 15-a de januaro 1906
en Semarang, Javo
Morto 1991
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Semarang, Javo
Nacieco Indoneziano
Ŝtataneco Indonezio
Okupo
Okupo Universitata docento
vdr

Biografio redakti

Kiel infano, Liem studis en nederlandaj lernejoj en Semarang. Li esperantistiĝis en 1919, kiam li havis nur dek tri jarojn.[3]

Li havis dek ok jarojn, kiam li iĝis delegito de UEA en 1924. En tiu jaro, li ankaŭ tradukis kaj eldonis la unuan libron en Esperanto pri Javo, Javaj legendoj kaj fabloj. En 1925, li fondis la revuon Hinda Esperantisto kaj ekredaktis ĝin.[2] Li ankaŭ fondis la eldonejon kaj kursejon Centraal Esperanto-Bureau & -Instituut. En 1927, Liem tradukis kaj eldonis libron de Multatuli, Historio de Saidjah kaj Adinda. En 1929, Liem fondis la asocion Unuiĝo de Geesperantistoj en Nederlanda Hindujo. En decembro 1929, la Unuiĝo havis nur dek unu membrojn.[4] Li tradukis ankaŭ Fundamenton de Esperanto en la indonezian.

Li restis delegito de UEA ĝis 1989.[2]

Verkoj redakti

  • Liem Tjong Hie, Javaj legendoj kaj fabloj (1924).
    • La unua libro en Esperanto pri Javo.
  • Multatuli (Liem tradukis), Historio de Saidjah kaj Adinda (1927).
  • E. Ĉefeĉ (Liem tradukis al la malaja), Ŝlosilo de Esperanto (1929).
    • Plilarĝita eldono en 1931, kiu estis ĝis 2015 la sola paperforma vortareto de la malaja.
  • ESPERANTO EN ZIJN VERBREIDING. Eld. Esperanto Bureau en Instituut, Samarang, 1931.
  • Liem Tjong Hie, Apa itoe Esperanto (1933).
    • "Kio estas tio, Esperanto?" Eldonata de Centraal Esperanto-Bureau & -Instituut (Ekstremorienta Esperanto-oficejo kaj -Instituto).
  • Hie Kiguj (pseŭdonimo de Liem), La varma sudo kaj la frosta nordo (Ĉinio 1966).

Recenzoj redakti

Pri ESPERANTO EN ZIJN VERBREIDING

 
 La broŝuro pritraktas Ia praktikajn progresojn, kiujn Esperanto faris en la diversaj fakoj de la homa vivo : Ligo de Nacioj, lernejoj, Ruĝa Kruco, Komerco

kaj Industrio, Foiroj, turismo, telegrafo, radio, parolanta filmo, poŝto, scienco kaj tekniko, literaturo. — La citita materialo estas agrable prezentita kaj tre certe la apero de tiu libreto estas la signo de antaŭenpuŝo de nia movado en tiu malproksima regiono. Ni gratulas la kuraĝan propagandiston S-ron Liem

Tjong Hie al kiu ni deziras fruktoriĉan rikolton 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1.  LIEM Tjong Hie. Esperanto en Indonezio. Alirita 13 junio 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 LIEM Tjong Hie. Esperanto en Indonezio. Arkivita el la originalo je 2013-08-22. Alirita 13 junio 2017.
  3. Goes, Heidi (2015). “The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia”, Wacana 16 (2), p. 454. 
  4. Goes, Heidi (2015). “The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia”, Wacana 16 (2), p. 447.