Sacha Distel

(Alidirektita el Sacha DISTEL)

Sacha DISTEL (naskiĝis la 29-an de januaro 1933, mortis la 22-an de julio 2004) estis franca kanzonisto kaj komponisto.

Sacha Distel
Persona informo
Naskonomo Alexandre Sacha Distel
Aliaj nomoj Sacha
Naskiĝo 29-an de januaro 1933 (1933-01-29)
en 13-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 22-an de julio 2004 (2004-07-22) (71-jaraĝa)
en Rayol-Canadel-sur-Mer,  Francio
Mortokialo kancero
Tombo Rayol-Canadel-sur-Mer
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Claude-Bernard
Parencoj Ray Ventura
Okupo
Okupo gitaristokomponistokantisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • aktoro • diskografa artisto • kantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.sachadistel.com
vdr

Naskiĝinte en Parizo, li en la aĝo de 16 jaroj komencis sian muzikan karieron kiel ĵaz-gitaristo. Interalie li laboris kun Dizzy Gillespie kaj Tony Bennett.

Li famiĝis per kantoj kiel Raindrops Keep Falling On My Head (Toute la pluie tombe sur moi) kaj Scoubidou (Les scoubidous), kion li kantis kune kun Brigitte Bardot. Kun ŝi li havis unu-jaran amrilaton, sed en la jaro 1963 li edziĝis al la skiistino Francine Bréaud.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li ankaŭ aperis en kelkaj filmoj. En 2001 li en Londono prezentis la rolon de la advokato Billy FLYNN en la muzikalo Chicago.

Sacha Distel mortis post longa malsano en Le Rayol-Canadel, Francio.

Eksteraj ligiloj redakti