Saenzpenja Esperanto-Klubo

Saenzpenja Esperanto-Klubo (SEK) estas Esperanto-Klubo en la urbo Presidencia Roque Sáenz Peña de Argentino. Ĝi estis fondita en 1989.

Historio redakti

Unuaj kontaktoj redakti

En la jaro 1946 prof. Milos Brunclink ekinstruis Esperanton al siaj gelernantoj de ĉeĥa lingvo en ĉeĥoslovaka asocio de Presidencia Roque Sáenz Peña. http://es.wikipedia.org/wiki/Presidencia_Roque_S%C3%A1enz_Pe%C3%B1a Subite li devis forlasi Argentinon pro morto de sia edzino en Ĉeĥio kaj la E-kurso ne finiĝis. En tiu kurso ĉeestis Juanita Calaba.

Jarojn poste, en la 70aj jaroj, fama prof. Tibor Sekelj vizitis la urbon kaj precipe jugoslavojn kaj parolis pri Esperanto tra loka Radio LT16.

Unua sukcesa E-Kurso kaj la 49-a Argentina Kongreso de Esperanto redakti

En la jaro 1987 Oscar Ostojic kontaktis instruiston Francisco L. Veuthey en najbara urbo Quitilipi, kie jam oni instruis Esperanton. Interkonsente ili organizis E-kurson fare de Veuthey en saenzpenja Jugoslava Societo de marto ĝis decembro 1988.

La entuziasmaj E-lernantoj tuj ekagadis favore al Esperanto kaj Argentina E-Ligo invitis la grupon organizi Argentinan Kongreson en la sekvanta jaro. Tuj oni starigis Lokan Kongresan Komitaton kaj komenciĝis la laboro por la 49-a Argentina Kongreso de Esperanto, i.a. menciindas jenajn unuajn LKK-anojn: Mariano Marinoff, Néstor Casanova, Mary Carrasco, Oscar Ostojic, Rubén Diaconu Tkachenco kaj Edgardo Sánchez, sub la ĝenerala kunordigado de prof. Veuthey.

En marto 1989 komenciĝis nova kurso kaj la gelernantoj alproksimiĝis al la LKK: María Berna Morzán, Alicia Aranda, Juanita Calaba de Schafheutle, Erica Frias, Carlos Ortiz kaj Marisa Petris.

La 49-a Argentina Kongreso de Esperanto estis oficiale aŭspiciita de la Municipa Registaro. La inaŭguro okazis ĉe “Club Social” kaj la programo disvolviĝis en Hotelo Gualok. Argentinanoj kaj brazilanoj partoprenis la programon kaj ceremonion por nomigo de la placo kaj strato Esperanto. Artan programon plenumis pianistino kaj esperantistino Teresita Alaniz kaj dancis la Oficiala Provinca Baleto el Resistencia.

Postkongresa kurso redakti

Post okazigo de la kongreso, ekde aŭgusto ĝis decembro 1989, Maria Berna Morzán ebligis E-kurson gvidita de Francisco Veuthey ĉe la tiama Mezlernejo ENET n-ro 2 “Gregoria Matorras de San Martín”. Dum tiu E-kurso kaj rezulte de la sukcesa disvastigo kaj progreso de Esperanto en la urbo, estis decido fondi E-klubon.

Estis fondita SEK redakti

La 20-an de aŭgusto 1989 estis oficiale fondita SEK, Saenzpenja Esperanto-Klubo, kultura senprofita asocio. La kunfondintaj ĉeestantoj estis: Francisco L. Veuthey, María Berna Morzán, Alicia Carmen Aranda, Néstor Casanova, Juanita C. de Schafheutle, Carlos Tony Stacul, Erica Frias, Oscar Ostojic, Emilia Simovic, Carlos F. Ortiz, Ana Muñoz de Pacheco, Rosita Rodriguez de Dutchen kaj Rubén T. Diaconu Tkachenco.

La celo de la grupo estas uzado kaj disvastigado de la Esperanto en la urbo, starigi kontaktojn kun landaj kaj eksterlandaj E-asocioj, ebligi gastigadon al vizitantaj esperantistoj pere de Pasporta Servo de TEJO.

Pro manko de propra sidejo SEK renkontiĝas ĉe domo de siaj klubanoj aŭ urbaj institucioj kiuj estas E-simpatiantoj.

Unuaj aktivaĵoj redakti

En novembro 1990 SEK eldonis la unuan numeron de SEK-Bulteno, plejparte en la hispana lingvo. Ĝi aperis kiel presita versio de n-ro 1 ĝis n-ro 10 (1995) kaj atingis internacian dissendon. Post longa paŭzo, en 2004 reaperis la n-ro 11 kaj estas eldonata ĝis nun. Presita versio estas dissendata nur al landaj kaj eksterlandaj E-institucioj, sed elektronika versio (PDF) estas internacie dissendata al pli ol 33 landoj. Nuntempaj n-roj troveblas en la retejo www.gazetejo.org.

En januaro 1991, SEK organizis la 3-an Someran Junularan Tendumadon. Dum tiu evento ĉefa atingo estis reaktivado de la landa asocio Argent-EJO, Argentina Esperantista Junulara Organizo. La sukcesa renkontiĝo disvolviĝis en la Tendumejo “El Descanso” kaj ĉeestis ankaŭ brazilanoj el urbo Santa Maria, Brazilo.

Ekde 1991 la E-kursoj estis gviditaj de Rubén T. Diaconu Tkachenco ĉe Jugoslava Asocio. En 1992 SEK organizis la 2-an Interlandan Konferencon pri Instruado, (argentina-brazila), en la Hotelo Gualok, de la 9-a ĝis la 12-a de oktobro, kun elstara ĉeesto de brazilaj kaj argentinaj geesperantistoj, i.a. Symilde kaj Gilbert Ledon, Ivo Sanguinetti, Jorge Abraham. La sekvantan jaron, 1993, la SEK-prezidanto estis invitita de Pedro Ojeda kaj Alicia Cargniel gvidi E-kurson en Resistencia, -provinca ĉefurbo-, kaj tio rezultis en fondiĝo de Resistencia E-Klubo.

Ekde 1994 la E-kursoj en Pres. R. Sáenz Peña estis denove gviditaj ĉe Mezlernejo EET n-ro 23 “Gregoria M. de San Martín” dank´al Berna Morzán, fervora esperantistino kaj estrino de tiu Mezlernejo.

Plej gravaj ĉeestoj kaj partoprenoj de SEK-anoj estis ĉe argentinaj kaj sudbrazilaj E-renkontiĝoj, i. a. en urboj Curitiba, Porto Alegre, Santa Maria, Natal, San Carlos de Bariloche, Córdoba kaj Buenos Aires.

La 52-a Argentina Kongreso de Esperanto redakti

Dum la 51-a Argentina Kongreso de Esperanto okazinta en Boanero Argentina Esperanto-Ligo invitis la membrojn de SEK esti organizantoj de sekvanta kongreso, la 52-a Argentina Kongreso de Esperanto. Tiu kongreso okazis de la 9-a ĝis la 12-a de oktobro 1998 en la Hotelo Gualok kaj estis tre sukcese aŭspiciita de Municipa Registaro, Provinca Subsekretario pri Kulturo, Provinca kaj Nacia Subsekretario pri Kulturo de Buenos Aires kaj Fakultato pri Agroindustrio UNNE, (Universidad Nacional del Nordeste). Krome, ankaŭ pluraj instancoj pri kulturo plene apogis la Kongreson. diversaj institucioj kaj ŝtataj lernejoj, lokaj eksterlandanaj kolektivecoj, kaj Municipa Sekretario pri Turismo ĉeestis la solenan inaŭguron. Indas mencii ke dum programo de Artaj Vesperoj partoprenis la teatra grupo “Septiembre”, la folklora ĉeĥa baleto “Moravanka” de Juanita C. de Schafheutle, kaj la argentina folklora baleto “Urunday”.

SEK-prezidanto en Eŭropo redakti

En 1999, dank´al Fondaĵo Ameriko de Universala Esperanto-Asocio , Rubén Diaconu Tkachenco havis la ŝancon vojaĝi dum tri monatoj en Eŭropo , en (Nederlando, Germanio, Ĉeĥio, Hungario, Belgio kaj Rumanio). Partoprenis, i.a. la 84-an Universalan Kongreson en Berlino, Germanio, la 33-an Konferencon de ILEI en Karlovy Vary, Ĉeĥio kaj eĉ atingis viziti esperantistojn kaj parencojn en Hungario kaj Rumanio. La rakonto pri tiu travivaĵo estis eldonita en la verko "Revo realigita dank' al Esperanto" e-revo.8k.com[rompita ligilo]

Kurso ĉe la Fakultato redakti

Krom la daŭraj kursoj en la Mezlernejo, novembre kaj decembre 2000, prof. Carlos Tony Stacul gvidis E-kurson al siaj lernantoj de portugala lingvo ĉe la tiama Fakultato pri Agroindustrio, nuntempe "Universidad del Chaco Austral" http://www.uncaus.edu.ar/ .

Konstantaj kunlaborantoj redakti

Ĉiujare SEK okazigas publikan kampanjon por disvastigo de la Internacia Lingvo dum datreveno de la klubo -la 20-an de aŭgusto-, kaj dum la Zamenhofa Tago -la 15-an de decembro-. SEK havas plenan apogon de pluraj amaskomunikiloj: 2 lokaj kablo-TV, ĉ. 15 radiostacioj AM kaj FM, 2 provincaj kaj 1 loka ĵurnaloj kiuj bonvole diskonigas pri ĉiuj E-eventoj okazintaj en la urbo. Dum pluraj jaroj, ankaŭ gravajn kunlaborojn estis simpatiantoj de la klubo, i.a. Raúl Palomino, Haydeé Cudé, Oscar C. Monge, Daniel Ojeda, Luis Barboza kaj Walter Fogar.

Historian materialon pri Esperanto, ekz SEK-Bulteno, troveblas ĉe: lerneja biblioteko n-ro 252 “María M. Nieto de Cabanillas”, municipa biblioteko “Ernesto Sábato ”, municipa Domo de la Kulturo, historia muzeo de la urbo, muzeo de "Unión Checoeslovaca" , turisma municipa oficejo, instituto pri lingvoj Ce.Cu.Id. “Jorge Amado”, kvartala komisiono “Oro Blanco”, katolika kapelo “Santa Catalina”, centroj de emerituloj “El Algarrobo” kaj “Antonio Zafra”, A.L.E.A. (Amigos de las Letras y de las Artes), "Prosvita" (asocio de ukrainaj enmigrintoj), "Hristo Botev" (asocio de bulgaraj enmigrintoj), asocio de polaj enmigrintoj, "S.A.D.E." (urba filio de Argentina Societo de Verkistoj).

Historioj pri la placo kaj strato Esperanto redakti

En la jaro 1988 okaze de la 49-a Argentina Kongreso de Esperanto, Loka Kongresa Komitato petis al la urbestro d-ro. Horacio Lita, ke placo kaj strato estu nomita Esperanto. La tiama urbestro konsentis kaj dum la Kongreso, la 20-an de julio 1989, formale oni ceremoniis kaj fotis pri tiu grava atingo, eĉ kun ĉeesto de la municipa funkciulo Daniel Remo Raffin. Temis pri la placo kiu situas en kvartalo "Oro Blanco" ("blanka oro" oni nomas la kotonon -ĉefa produktado en la regiono-), kaj la "strato n-ro 122" en la kvartalo "1° de Mayo".

En la jaro 1990 SEK konstatis, ke nek la strato nek la placo havis Oficialan Rezolucion kun la nomo "Esperanto". Estis nur voĉa konsento. SEK tuj reagis ĝis atingo: unue de Rezolucio n-ro 1423/90 por la strato kaj poste ankaŭ Rezolucio n-ro 1485/91 por la placo.

En la jaro 1995, dank' al monhelpo de E-Klubo de Chambery (FR), oni starigis panelojn ĉe la strato. En tiu momento virino loĝanta en alia komenco de la strato ekplendis, dirante ke sia patro jam delonge atingis nomon por tiu strato. Temis pri nomo de iu katolika pastro kiu multe laboris en la urbo kaj oni donis tiun nomon al la strato 122. Oni klarigis al ŝi pri la nevola ago, ĉar la esperantistoj vere pensis ke tiu strato ne havis nomon. Tamen, ŝi sukcesis ke la Registaro redonu la unuan nomon “Padre Contardi”, tiu de la jaro 1963, kaj transdonis la nomon "Esperanto" al alia strato, t.e. "avenuo n-ro 103 inter 126 kaj 148" en la kvartalo "Sarmiento", laŭ Rezolucio n-ro 1795/95. Tie SEK starigis panelojn, por anonci la nomon de la strato. Jarojn poste tiu avenuo atingis staton kiel bulvardon.

Bulvardo Esperanto redakti

La 26-an de oktobro 2009, la strato (avenuo) Esperanto en kavratalo "Sarmiento" estis reinaŭgurita kaj ekestis kiel "Bulvardo Esperanto". La ceremonion prezidis urbestro Gerardo Cipolini, La bulvardo estis riparita, lumigita kaj beligita, laŭ unua plano, sur 10 domblokoj, inter stratoj 128 kaj 138. Esperantistoj solidare aliĝis al ĉi tiu evento pere de mesaĝoj senditaj al diversaj aŭtoritatuloj kaj ĵurnalistoj fare de: Silvia Rottenberg, (Argentina Esperanto-Ligo), Jorge Cabrera (Argentina Esperanto-Ligo), Vicente Valdés Bejarano (Esperanto-Instituto, Meksiko), Rubén Sánchez, (Ĉefdelegito de UEA, Neuquén), Atilio Orellana Rojas (Nederlando), Pedro Albeirici da Rocha, (Brazilo), José Luis Scanferlato, (Italio) Pier Giuseppe Colombo, (Italio), Pedro Aguilar Solá, (Italio), Luisa kaj Vittorio Madella, (Italio), Margherita kaj Giorgio Denti, (Italio).

La placo Esperanto. Post atingo de la Rezolucio, en la jaro 1992 SEK starigis monoliton kun bronza tabulo, kies foto aperas en la libro de Universala Esperanto-Asocio "Monumente pri Esperanto". En 2000, kadre de renovigo de la placo, estis detruita la monolito. Bonŝance, la urbestro mem decidis plenumi la taskon pri renovigo de la placo, kaj la 12-an de oktobro 2001, formale kaj oficiale oni reinaŭguris la Placon Esperanto. La renovigo temis pri nova trotuaro ĉirkaŭ la placo, nova sistemo de lumigo, kaj nova tabulo kun la nomo Esperanto. SEK-anoj kaj simpatiantoj fiere portantaj la verdan E-standardon diskonigis al la ĝenerala publiko pri la graveco de la internacia lingvo Esperanto. Fotografiaĵoj pri la evento aperis en provincaj ĵurnaloj kaj en internacia revuo Esperanto de UEA. La 1-a de junio 2007 estis inaŭgurita nova panelo kun la nomo de la placo kaj dum festaj tagoj oni hisas nacian kaj Esperantan flagojn.

La 2-a Renkontiĝo de Esperanto en Presidencia Roque Sáenz Peña kaj E-kurso 2009 redakti

De la 1-a ĝis la 3-a de majo 2009 okazis la 2-a Renkontiĝo de Esperanto de Centraj Ĉakanaj Geesperantistoj. La aranĝo estis organizita de Saenzpenja Esperanto-Klubo (SEK), helpita de gelernantoj de E-Kurso kaj simpatiantoj de Esperanto de la urbo. Tre grava estis la aŭspicio de Instituto Ce. Cu. Id. (Centro Cultural de IdiomasJorge Amado”), kies komforta sidejo estis loko por okazigo de la evento. Krome, estis aŭspicio de Argentina E-Ligo kun persona ĉeesto kaj partopreno de ĝia prezidantino, (Silvia Rottenberg), el Bonaero. Dudeko da ĉeestantoj, la plimulto lokaj kaj provincaj geesperantistoj, sukcese partoprenis la pli ol 13 horoj da programo.

E-Kurso: La 11-an de aŭgusto de 2009 finiĝis Progresiga E-kurso de Esperanto gvidita de Rubén T. Diaconu Tkachenco. Ĝi okazis ĉiumarde ekde la 7-a de aprilo en la sidejo de Ce. Cu. Id. Centro Cultural de IdiomasJorge Amado”.

En la jaro 2012, kadre de la centjariĝo de la urbo, SEK eldonis hispanlingvan verketon "El Idioma Esperanto en la Ciudad Termal". Ĝi priskribas la historion kaj disvolviĝon de Esperanto en la regiono kaj per fotografioj bildigas E-aktivadon dum pli ol 20 jaroj.

En oktobro 2013 SEK aktive partoprenis la 55-an Argentinan Kongreson de Esperanto en urbo Villa Carlos Paz (Córdoba) kaj ene de la argentina E-movado formale prezentis la verkon "El Idioma Esperanto en la Ciudad Termal".

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto redakti

SEK aktive partoprenis ene de la 99-a UK en Bonaero de la 26 de julio ĝis la 2 de aŭgusto 2014: 1) per budo en la Movada Foiro, kaj 2) pere de prelego "Esperanto en la urbo Saenz Peña" kun bunta prezentado de fotografioj pri la urbo kaj la historio de SEK.


Eksteraj ligiloj redakti