Saillon
Saillon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Saillon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Saillon | |||||
Fortifikaĵoj de Saillon | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Martigny | ||||
Koordinatoj | 46° 10′ 8″ N 7° 11′ 2″ O / 46.16889 °N, 7.18389 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 8″ N 7° 11′ 2″ O / 46.16889 °N, 7.18389 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 2236 | ||||
Areo | 13,74 km² | ||||
Alteco | 510 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1913 | ||||
Komunumkodo | 6140 | ||||
Situa mapo de Saillon | |||||
Geografio
redaktiLa komunumo Saillon situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. La komunumo konsistas el la urbeto Saillon kaj la setlejoj Saint-Laurent kaj Les Moilles. Al la komunumo apartenas krome en nordokcidento la montara eksklavo Euloi, kie situas la montopintoj Petit Château kun alteco de 2575 m s.m. kaj Six du Doe, kiu kun alteco de 2722 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La orientan komunumlimon formas la rivereto Salentse, kiu jam plurfoje inundis la urbeton, laste en la jaroj 1958 kaj 2000.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,74 km², de kiuj 17,1% estas kovritaj de arbaro, 38,5% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Saillon limas en nordo kaj oriento al Leytron, en sudoriento al Riddes, en sudo al Saxon, kaj en okcidento al Fully.
Trafiko
redaktiTra Saillon pasas konekta vojo de Leytron al Fully. En sudo la komunuma limo tuŝas la kantonan ĉefvojon n-ro 9. Laŭlonge de la suda limo pasas la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Riddes situas 2 kilometrojn oriente kaj Saxon 2 km okcidente de la komunuma teritorio. Pere de la poŝtaŭtolinio de Siono al Martigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Saillon datiĝas el la jaro 1052 kiel castellum Psallionis. En la loko ekzistas restaĵoj el la romia epoko, inter kiuj la ruinoj de romia biendomo. Dum mezepoko la loko unue apartenis al la katedrala kapitolo de Siono kaj poste al la Grafoj de Savojo. En la jaro 1271 la merkatloko ricevis de la grafo de Savojo urborajton. La kastelo estis detruita okaze de la valeza konkero en la jaro 1475. De ĝi estas konservita la rifuĝturo kaj la restaĵoj de tri protektoturoj. La nuntempa politika komunumo estis fondita post la Helveta Revolucio de 1798. Ĝis 1819 al ĝi ankaŭ apartenis Leytron, kiu tiam memstariĝis.[3] [4]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Benjamin Roduit: Saillon en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-07)
- ↑ Vidu ankaŭ Saillon en Geografisches Lexikon der Schweiz, 1902
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saillon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Saillon el nordo
-
Urba pordego
-
Ĉefstrato de la urbeto