Saint-Aubin (Côte-d'Or)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Aubin |
Saint-Aubin estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Saint-Aubin | ||
komunumo | ||
La preĝejo en la vilaĝo
| ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Saint-Aubin | ||
Regno | Francio | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Beaune | |
Kantono | Ladoix-Serrigny | |
Komunumaro | Beaune Côte et Sud | |
Situo | Marcenay | |
- koordinatoj | 46° 57′ 4″ N 4° 42′ 37″ O / 46.95111 °N, 4.71028 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 485 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 240 m s. m. | |
Areo | 9,42 km² (942 ha) | |
Loĝantaro | 249 (2012) | |
Denseco | 26,43 loĝ./km² | |
Urbestro | S-ro Gérard Prudhon | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 21190 | |
INSEE | 21541 | |
Vikimedia Komunejo: Saint-Aubin (Côte-d'Or) | ||
Geografio
redaktiLa komunumo enhavas la vilaĝon Saint-Aubin kaj la vilaĝeton Gamay.
1881 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2009 | 2012 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
821 | 318 | 308 | 288 | 281 | 239 | 248 | 266 | 269 | 263 | 249 |
Historio
redaktiLa unua skriba mencio de Saint-Aubin datiĝas de 1147. La preĝejo de Saint-Aubin apartenis tiam al la preĝejo de Bono. La kastelo apartenis al la templanoj kaj post al la duko de Burgonjo.
Vino
redaktiĈirkaŭ 20 vinberistoj produktas Vinon de "Côte de Beaune" , biodinamikaj metodoj estas ankaŭ uzataj.[1]
La surfacampleksoj pri produktado estas :
- ruĝaj : 49,38 ha
- blankaj : 122,74 ha
Kreskaĵaro
redaktiOni trovas Vicia pisiformis, Acer monsspessulanum, Minuartia rubra aŭ Plantago sempervirens.
Okazoj
redaktiLa saint Vincent tournante vina festo, kiu okazas ĉiujare en malsama loko okazos en Saint-Aubin la 25-an kaj 26-an de januaro 2014.
Famuloj
redaktiJacques de Molay vivis en la kastelo de Gamay.
Alain Suguenot vivas nun en la kastelo.
Vidindaĵoj
redaktiLa kirko de Saint-Aubin datiĝas de la 10-a jarcento kaj la kastelo de Gamay datiĝas de la 12-a jarcento. La antaŭromana kirko havas navon kun duobla ĥorejo kaj galerioj.
En la kastelo oni vidas bafometon.
Esperanta vivo
redaktiOkaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (2,65 %) en 2014.
Vidu ankaŭ
redakti- Komunumoj de Côte-d'Or
- Beaune
- Communauté d'agglomération de Beaune Côte et Sud
- Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Aubin
Notoj kaj referencoj
redakti- TTT-EJO de la paroĥo[rompita ligilo]