Saint Louis (ŝipo)

ŝipo

La Saint LouisMS St. Louis estis ŝipo de la germana ŝipkompanio Hapag en Hamburgo. La ŝipo estis konstruita en la ŝipkonstruejo Bremer Vulkan kaj pretis en 1929, ekde 1933 ĝi utilis por navigacioj de la nazia organizaĵo "Kraft durch Freude (Forto per ĝojo)". De 1940 ĝis 1944 ĝi utilis kiel loĝejo de la mararmeo, tiam ĝi estis bombita kaj post repariĝo translokiĝis al Hamburgo. Post aera atako la ŝipo brulis en la haveno de Hamburgo kaj subakviĝis. Poste ĝi estis elakvigita kaj riparita.

La Saint Louis junie 1939 en la haveno de Havano

La Saint Louis famiĝis kiam ĝi forlis laŭ inico de la nazia reĝimo Hamburgon la 13-an de majo 1939 kun 906 judaj fuĝantoj direkte al Ameriko.[1]

Malsukceso de la elmigrado kaj reveno al Antverpeno redakti

 
Judaj fuĝantoj borde de la Saint Louis en la haveno de Havano, kie ili ne rajtis elŝipiĝi.

La elmigrado malsukcesis, ĉar en Karibio la ŝipo nenie ricevis permeson alteriĝi. Kontraŭe al antaŭa konsento, la kuba registaro rifuzis la elŝipiĝon de la fuĝantoj en Havano. Same rifuzis helpon Kanado. La ŝipskipo tiam petis personan helpon de la usona prezidanto Franklin D. Roosevelt, kiu same rifuzis ĝin.

La odiseo de la ŝipo estigis diskutegojn en Usono, ĉar la prezidanto Roosevelt komence ja volis akcepti iujn fuĝantojn, sed pro premo de la ministro pri eksteraj aferoj Cordell Hull kaj la demokratia partio, li fine rifuzis. Laŭdire iuj partianoj minacis ne subteni lin por la prezidantaj balotoj en 1940. La 4-an de julio 1939, Roosevelt oficiale rifuzis la alteriĝon de la ŝipo, kiu atendis en la kariba maro inter Florido kaj Kubo, en Usono.

Laŭ ordono de la ŝipkompanio la ŝipo devis reiri al Eŭropo en junio, kion ne malhelpis provo de la pasaĝeroj transpreni la komandon de la ŝipo. Sed la kapitano, Gustav Schröder atingis, ke la pasaĝeroj estos dividitaj en Antverpeno al pluraj okcidenteŭropaj landoj. Pro la okupado de Belgujo, de Nederlando kaj de Francujo fare de trupoj de la germana armeo ekde 1940 la plej multaj elmigrintoj estis kaptitaj kaj senditaj al koncentrejoj. Nur ĉirkaŭ duono de la fuĝintoj supervivis la holokaŭston.

La dramo de la MS St.Louis estis la temo de la 1976-a usona filmo Voyage of the Damned (Vojaĝo de la damnitoj).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Georg Reinfelder, MS "St. Louis". Die Irrfahrt nach Kuba Frühjahr 1939. Kapitän Gustav Schroeder rettet 906 deutsche Juden vor dem Zugriff der Nazis. Berlin 2002. ISBN 3-933471-30-3 kaj Passagiere der "St. Louis".

Eksteraj ligiloj redakti