Sakarozo

kemia kombinaĵo

Saĥarozosakarozo estas la kemia nomo de la tabla sukero. La sakarozo estas disakarido; ĉiu molekulo konsistas el du "simplaj" sukeroj (el unu glukozo kaj unu fruktozo), nomataj monosakaridoj.

Konstruo Redakti

 
Sakarozo: glukozo (maldekstre) kaj fruktozo (dekstre) gravaj molekuloj en la korpo.

Sakarozo estas disakarido konstruata el unu molekulo de glukozo ligita per α(1-2)-glikozida ligo al unu molekulo de fruktozo.

Produktado Redakti

La sakarozo estas ĝenerale ekstraktata, purigita, kristaligita el sukerkanosukerbeto. Plia sukera (sed komerce negrava) fonto estas la sorgo kaj sukeracero. (pli detale ĉe sukero)

Uzado Redakti

La pura sakarozo estas la plej ĝenerala dolĉigaĵo en la moderna, industriiĝinta mondo. La homo kaj la plimulto de la mamuloj volonte akceptas la nutraĵojn dolĉigitajn per sakarozo. La prilaboritaj kaj ĝuaj nutraĵoj ofte enhavas sakarozon.

Sanecaj efikoj Redakti

La sakarozo havas tre malfavorajn efikon je la sano. La plej ĝenerala estas la denta kario, ĉe kiu la acido produktata de bakterioj kaŭzas difektiĝon de la emajlo. La sakarozo havas grandan energienhavon, kiu povas kaŭzi dikiĝon. La homoj suferantaj je diabeto devas ĉiam kontroli sian sukerkonsumadon.

Sukera anstataŭaĵo Redakti

Pro la malsanigaj efikoj de la sukero estis ellaboritaj sukeraj anstataŭaĵoj, kvankam ili ŝajnas ne tiel vaste uzeblaj kiel sukero kaj ili havas aliajn malbonajn efikojn je la sano.



Eksteraj ligiloj Redakti